From Wikipedia, the free encyclopedia
Wilhelm von Hisinger (n. en Västmanland, Svedio, en la 22-a de decembro 1766 - m. en Skinnskatteberg, Svedio, en la 28-a de junio 1852) estis sveda kemiisto, geologo kaj mineralogo, kiu pioniris pri elektrolizo, kaj kune kun Jöns Berzelius, malkovris la kemian elementon Cerion. Hisinger apartenis al riĉa familio, proprietularo de erco- kaj ŝton- minejoj, kaj tio permesis al li sin dediĉi al esplorado pri mineralogio, kemio kaj fiziko.
Wilhelm von Hisinger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de decembro 1766 en Västmanland | ||||
Morto | 28-an de junio 1852 (85-jaraĝa) en Skinnskatteberg | ||||
Loĝloko | Svedio vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Vilhelm Hising (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto paleontologo geologo kemiisto botanikisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li komencis interesiĝi pri kemio dank'al la malkovro de la pilo far Alessandro Volta (1745-1827), kai lia intereso pri elektrokemio lin akompanis la tutan vivon. En 1803, li rimarkis ke, dum la elektrolizaj procedoj, iu determinita substanco ĉiam iris al la sama poluso, kaj tiaj substancoj altiritaj al la sama poluso kundividis enkomunajn proprecojn. Tio signifis ke, almenaŭ kvalita korelativeco ekzistis inter la kemiaj kaj elektrikaj naturoj de la substancoj.
Laborante en apartaj laboratorioj, Martin Heinrich Klaproth en unu, kaj Berzelius, kune kun Hisinger, en alia, malkovris la kemian elementon Cerion, kies nomo estas omaĝo al la ĵus malkovrita asteroido Cereso. Malkovrita preskaŭ samtempe en du laboratorioj, pli malfrue oni konstatis ke la elemento trovita de Berzelius kaj Hisinger estis, verdire, ia miksaĵo de cerio, lantano kaj la tiam konata "didimio", ia kombinaĵo de la elementoj prazeodimo kaj neodimo.
En 1804, Hisinger elektiĝis membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. La mineralo "hisingerito", kies formulo estas Fe3+2Si2O5(OH)4 ·2H2O[1], ricevis tian nomon liaomaĝe. Estas ankaŭ la "aluminia hisingerito", kie unu el la feratomoj anstataŭiĝas de aluminio. Tria omaĝo estas la Monto Hisingerfjellet, en la Insularo Svalbard.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.