Neodimo
emia elemento kun simbolo Nd kaj atomnumero 60 From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Neodimo estas kemia elemento en la perioda tabelo, rara metalo, kiu havas la simbolon Nd kaj la atomnumeron 60. Ĝi estas brila arĝent-kolora lantanoida elemento, tamen ĝi senbriliĝas rapide en aero.
Remove ads
Historio
Neodimon eltrovis en 1885 aŭstra kemiisto Carl Auer von Welsbach. Li separis la metalon, kiun antaŭe oni nomis didimo kaj opiniis ĝin unu elemento, je neodimo kaj prazeodimo. Tamen puran neodimon oni obtenis nur en 1925.
Fizikaj ecoj
Metala neodimo havas brilan, arĝentan metalan brilon.[1] Neodimo kutime ekzistas en du alotropaj formoj, kun transformo de duobla seslatera al korp-centrita kuba strukturo okazanta je ĉirkaŭ 863 °C.[2] Neodimo, kiel plej multaj lantanidoj, estas paramagneta je ĉambra temperaturo. Ĝi fariĝas kontraŭferomagneto post malvarmiĝo sub 20 K (−253.2 °C).[3] Sub ĉi tiu transira temperaturo ĝi montras aron da kompleksaj magnetaj fazoj[4][5] kiuj havas longajn spinajn malstreĉiĝajn tempojn kaj spinan vitran konduton.[6] Neodimo estas rara tera metalo kiu ĉeestis en la klasika miksmetalo je koncentriĝo de ĉirkaŭ 18%. Por fari neodimajn magnetojn ĝi estas alojita kun fero, kiu estas feromagneto.[7]
Remove ads
Neodimkomponaĵoj
Kelkaj el la plej gravaj neodimkomponaĵoj inkluzivas:
- halogenidojn: NdF3; NdCl2; NdCl3; NdBr3; NdI2; NdI3[8]
- oksidojn: Nd2O3
- hidroksidon: Nd(OH)3
- karbonaton: Nd2(CO3)3
- sulfaton: Nd2(SO4)3
- acetaton: Nd(CH3COO)3
- neodimajn magnetojn (Nd2Fe14B)
Kelkaj neodimkomponaĵoj varias en koloro sub malsamaj specoj de lumigado.[9]
Uzoj
Magnetoj
Neodimo estas uzata en alojoj (ekzemple Nd2Fe14B)[10] de povumaj magnetoj, ĉar ĝi estas paramagneto kun forta magneta impresemeco .
Neodimiaj magnetoj estas la plej fortaj permanentaj magnetoj konataj. Neodimiaj magnetoj de kelkaj dekoj da gramoj povas levi milfoje sian propran pezon, kaj povas kunrompiĝi kun sufiĉa forto por rompi ostojn. Neodimiaj magnetoj aperas en produktoj kiel mikrofonoj, profesiaj laŭtparoliloj, aŭdiloj, gitaraj kaj basgitaraj ŝarĝaŭdiloj, kaj komputilaj diskoj, kie necesas malalta maso, malgranda volumeno aŭ fortaj magnetaj kampoj. Neodimioj estas uzataj en la elektraj motoroj de hibridaj kaj elektraj aŭtoj.[11]
Vitro
La unua komerca uzo de purigita neodimioj estis en vitrokolorigo, komencante per eksperimentoj de Leo Moser en novembro 1927. Neodimiaj vitroj (Nd:vitro) estas produktitaj per la inkludo de neodimioksido (Nd2O3) en la vitrofanditan materialon. En taglumo aŭ inkandeska lumo, neodimiaj vitroj aspektas lavendecaj, sed ili aspektas palbluaj sub fluoreska lumo. Neodimioj povas esti uzataj por kolorigi vitron en nuancoj variantaj de pura viola tra vinruĝa kaj varma griza[12]
Laseroj
Certaj travideblaj materialoj kun malgranda koncentriĝo de neodimiaj jonoj povas esti uzataj en laseroj kiel gajno-medioj por infraruĝaj ondolongoj (1054–1064 nm), ekz. Nd:YAG (itrio-aluminia grenato)[13], Nd:YAP (itrio-aluminia perovskito),[14] Nd:YLF (itrio-litia fluorido), Nd:YVO4 (itrio-ortovanadato), kaj Nd:vitro. Neodimi-dopitaj kristaloj (tipe Nd:YVO4) generas altpotencajn infraruĝajn laserajn radiojn, kiuj estas konvertitaj al verda lasera lumo en komercaj porteblaj laseroj kaj lasermontriloj de tipo DPSS.[15]
Remove ads
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads