Winx Club
From Wikipedia, the free encyclopedia
Winx Club (esperante Klubo Vinks) estas itala animacia televida serio, produktita de Rainbow S.r.l. kaj Nickelodeon, kreita kaj reĝisorita de Iginio Straffi ekde 2004.[1][2][3] La sukceso de la serio rezultigis internacian franĉizon de ludiloj, libroj, vestaĵoj, videoludoj, DVD-oj, longdaŭraj filmoj kaj Netflix-an adaptaĵon kun realaj aktoroj.
Rapidaj faktoj Winx Club, animacia televida serio ...
Winx Club | |
---|---|
animacia televida serio | |
Ankaŭ konata kiel | Klubo Vinks |
Originala titolo | Winx Club |
Originala lingvo | itala lingvo, angla lingvo |
Origina lando | Italio |
Ĝenro | magio, aventuro, fantasto |
Kreita de | Iginio Straffi |
Reĝisoro | Iginio Straffi |
Voĉoj de | Letizia Ciampa Perla Liberatori Ilaria Latini Gemma Donati Domitilla D'Amico Laura Lenghi Debora Magnaghi |
Muziko de | Angelo Poggi • Giovanni Cera • Fabrizio Castania • Peter Zizzo |
Amplekso | |
Sezonoj | 8 |
Epizodoj | 208 |
Elsendo | |
Origina televidreto | RAI Due |
Bilda formato | NTSC (4:3) HDTV 1080i (16:9) |
Elsendita | la 28-an de Januaro 2004 – 17 sep. 2019 |
Statuso | Aktiva |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Fermi
Winx estas la nomo de klubo formita el junaj inaj adoleskantoj, kiuj estas feoj. La rakonto (krom la kvara sezono, kiu okazas en planedo Tero) disvolviĝas en la magia mondo Magix, loĝata de feoj, sorĉistinoj, monstroj kaj homoj, kaj montras la klasikan lukton inter bono kaj malbono.