cover image

Libro

skriba teksto publikigebla en presita aŭ elektronika formo. Antaŭ la elektronika, ĝi konsistis de kungluitaj folioj de paperoj, papirusoj, ktp. / From Wikipedia, the free encyclopedia

Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel bitlibro, cifereca libro aŭ, kiel neologismo, e-libro.

Table info: ...
Disambig-dark.svgĈi tiu artikolo temas pri aro de paĝoj kun teksto. Por matematika termino rigardu la paĝon Libro (grafeteorio).
Close
Latin_dictionary.jpg
libroj.
Brockhaus_Lexikon.jpg
Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio.

Laŭ la difino de Unesko por statistikaj celoj libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj[1]. Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomas broŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado).

En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj. Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni nomas ankaŭ bibliofilo.

Vendejo kie oni ekspozicias, aĉetas kaj vendas librojn estas librovendejo. Libroj povas ankaŭ esti pruntitaj el bibliotekoj. Google ĉirkaŭkalkulis je 2010, proksimume 130,000,000 unikajn titolojn publikigitajn ĝis tiam.[2] En kelkaj pli riĉaj landoj, presitaj libroj estas malfermante paŝon al la uzado de ciferecaj libroj,[3] kvankam la vendado de tiaj ciferecaj libroj malpliiĝis dum la unua duono de 2015.[4]