Jigael Jadin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jigael JADIN, hebree יגאל ידין (naskiĝis kiel Jigael SUKENIK la 20-an de marto 1917 en Jerusalemo, mortis la 28-an de junio 1984 samloke) estis israela arkeologo, politikisto kaj militisto, kiu iĝis la dua ramatkal nome ĉefkomandanto en la historio de la Armitaj Fortoj de Israelo inter la jaroj 1949 kaj 1952.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Li estis ankaŭ, kun William F. Albright, unu el la ĉefaj reprezentantoj de la Biblia arkeologio, fama pro la elfosado de la fortikaĵo de Masada.