Zátor
municipo en la distrikto Bruntál de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zátor estas municipo en Ĉeĥio situanta en sudokcidenta terlango de distrikto Bruntál. Norde ĝi najbaras kun Čaková, oriente kun Brantice kaj teritorio de Dubnice, sude kaj okcidente kun Lichnov kaj Milotice nad Opavou. Vivas ĉi tie 1 170 loĝantoj (2023).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zator |
Zátor | |||
germane Seifersdorf | |||
municipo | |||
Vido al Zátor de Čaková | |||
|
|||
Oficiala nomo: Zátor | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Krnov | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Fervoja haltejo | Zátor | ||
- fervojlinio | n-ro 310 | ||
Rivero | Opava | ||
Situo | Zátor | ||
- alteco | 368 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 03″ N 17° 35′ 35″ O (mapo) | ||
Areo | 19,08 km² (1 908 ha) | ||
Loĝantaro | 1 170 (2023) | ||
Denseco | 61,32 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 16 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 597988 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Zátor | |||
Retpaĝo: www.zator.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lichnov, Nové Heřminovy, Brantice, Milotice nad Opavou kaj Čaková.
La valo de Zátor estas mallarĝa. La okcidentaj montoj iom post iom leviĝas de oriento kaj nordoriento per malaltaj krutaj deklivoj ĝis la plej alta,proksimume 500 m alta montodorso. De sur deklivo de vilaĝo Čaková montriĝas belega vido al la tuta valo Loučky kaj ni vidas la supran parton de Zátor, al kiu dukas preĝejo de La plej sankta triopo. La vilaĝo estas ĉirkaŭita per arbaroj kaj montetoj. Tra la suba parto (Loučky) trafluas rivero Opava, tra la supra parto rojo Zátoráček.
La pentrinda pejzaĝo, preskaŭ netuŝita industrio, rekte allogas al longaj promenoj tra la ĉirkaŭaĵo kaj por ŝatantoj de naturo kaj turismo la promenado tra la naturo ĉirkaŭ Zátor estos neforgesebla sperto en ĉiu jarsezono.