Zoologia ĝardeno de Berlino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La zoologia ĝardeno de Berlino (germane Zoologischer Garten Berlin) estas la plej malnova zoo de Germanio kaj la internacie plej konata el la germanaj zooj. Malfermiĝinte en 1844 ĝi havas areon de 35 ha en Berlina kvartalo Tiergarten.
Rapidaj faktoj Lando, Situo ...
Zoologia ĝardeno de Berlino | ||
---|---|---|
bestoĝardeno • organizaĵo • turisma celloko • vidindaĵo [+] | ||
Lando | Germanio | |
Situo | Berlino | |
- koordinatoj | 52° 30′ 30″ N, 13° 20′ 15″ O (mapo)52.50833333333313.3375 | |
Areo | 350 km² (35 000 ha) [+] | |
Estiĝo | 1-a de aŭgusto 1844 | |
|
||
Zoologia ĝardeno de Berlino | ||
Vikimedia Komunejo: Zoologischer Garten Berlin [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
La zoo kaj ĝia akvario nombris 3,2 milionojn da vizitintoj en 2007, tiel estanta la plej vizitata zoo en Eŭropo.[1]
La zoo disponas pri proksimume 14.000 bestoj el ĉirkaŭ 1.400 specioj kaj tiel apartenas al la plej riĉaj zooj de la mondo.[2] Regula bestomanĝigado estas la ĉefa allogaĵo. Pluraj el ĝiaj bestoj atingis mondan atenton, ekzemple
- Knut, la blanka urso (Ursus maritimus) kaj
- Bao Bao, la Granda pando (Ailuropoda melanoleuca).