Gepatrozorgo
zorgado de infano fare de gepatroj ĝis plena kresko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gepatrozorgo aŭ gepatrado estas la procezo helpi kaj elteni la fizikan, emocian, socian, kaj intelektan disvolviĝon de infano el bebeco al plenkreskeco. La stilo de gepatra zorgo povas havi efikon al la socia kompetento de la infano. Gepatrozorgo aludas al la aspektoj idozorgadi el vidpunkto de biologa rilataro.[1]
Gepatrado estas kutime farata de biologiaj gepatroj de la koncerna infano,[2] kvankam ankaŭ registaroj kaj socio ludas gravan rolon. En multaj kazoj, orfaj aŭ abandonataj infanoj povas ricevi gepatran zorgon el nebiologiaj parencoj. Aliaj povas esti adoptataj, zorgataj en akcepta hejmo aŭ metita en orfejo.