Elektoepiskoplando Majenco

elektoepisklando en la Sankta Romia Imperio (780-1803) From Wikipedia, the free encyclopedia

Elektoepiskoplando Majenco
Remove ads

La Elektoepiskopujo MajencoElektoprinclando Majenco, germane KurmainzErzstift und Kurfürstentum Mainz, estis unu el la plej gravaj princlandoj de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco. La ĉefepiskopo de Majenco apartenis, kune kun tiuj de Treviro kaj Kolonjo al la tri ekleziaj princelektistoj. Kune kun la kvar neekleziaj princelektistoj, la palastgrafo ĉe Rejno, la margrafo de Brandenburgio, la duko de Saksio kaj la reĝo de Bohemio ili rajtis elekti la germanajn reĝojn.

Rapidaj faktoj Origina nomo:, germane Kurfürstentum Mainz, Kurmainz latine Electoratus Moguntinus ...
Thumb
Blazono de la Elektoepiskopujo kun la "majenca rado"
Remove ads

Elektoprinclando kompare kun episkopujo

La ĉefepiskopo de Majenco havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo-elektisto kaj reganto (ŝtatestro) de la elektoprinclando. En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia ĉefepiskopujo (ĉefdiocezo, arĥidiocezo). Tiu episkopujo havis alian teritorion ol la princlando mem.

La ĉefepiskopujo estis unu konektita teritorio kun la urbo Majenco kiel centro. Kontraste al tio, la elektoprinclando Majenco estis aro da pluraj, disaj teritorioj, interŝutitaj inter aliaj landetoj de la Sankta Romia Imperio. Inter la plej gravaj partoj de la elektoprinclando estis:

  • la "Malsupra princĉefepiskopujo" (germane das Untere Erzstift): la urbo Majenco kaj ĉirkaŭa regiono
  • la "Supra princĉefepiskopujo" (germane das Obere Erzstift): la urbo Aschaffenburg kaj ĉirkaŭa regiono ĉe la supro de la rivero Main [majn]
  • pli nord-oriente la urbo Erfurt kaj ĉirkaŭo
  • pli nord-nord-oriente la regiono "Eichsfeld" (proksimume hodiaŭ distrikto Eichsfeld)

La du orientaj eksklavoj Erfurto kaj Eichsfeld estis post Reformacio kaj Kontraŭreformacio katolikaj fortocentroj ĉirkaŭitaj de plejparte protestantaj landoj. Ĝis en la tempo de GDR kaj hodiaŭ ilia katolika prego havas gravan influon.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads