Elektoprinclando Saksio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Elektoprinclando Saksio
Remove ads

La Elektoprinclando Saksio, mallonge Elekto-Saksio (aŭ -Saksujo), germane Kurfürstentum SachsenKursachsen, estis teritorio de la Sankta Romia Imperio, situanta proksimume en la hodiaŭaj federaciaj landoj Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. Ĝi estis grava lando por la protestanta Reformacio kaj dum tempo unu el la plej gravaj protestantaj potencoj en Germanio. Ĝi tamen perdis multe de sia influo, ĉefe pro la malfeliĉa "Lepsika divido" inter la du dinastiaj branĉoj de la reganta dinastio Wettin, la "Ernestidoj" kaj la "Albertidoj", kaj ĝian gvidan rolon multe transprenis la plifortiĝanta najbaro Prusio.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo)
Rapidaj faktoj Origina nomo:, Kurfürstentum Sachsen, Kursachsen ...
Remove ads

Eta kronologio

1356

Ora buleo: Duko de Saksio-Wittenberg iĝas princo-elektisto

1422

Askanoj formortas; dinastio Wettin heredas princo-elektisto-rangon kaj landon kaj unuigas ĝin kun margraflando Meißen

1440

Unuiĝo kun landgraflando Turingio

1485

La "Lepsika Divido": Ernestidoj ricevas Turingion, Vitenbergon kaj princo-elektistecon; Albertidoj ricevas margraflandon Meißen

1539

Reformacio: La ernestida princo-elektisto Frederiko la 3-a protektas Luteron. La Wettin-aj landoj iĝas luteranaj. Saksio fariĝas unu el la gvidaj protestantaj potencoj en Germanio

1547

"Kapitulaco de Wittenberg": post la Batalo de Mühlberg (venkiĝis Johano Frederiko la Grandanima) la Ernestidoj perdas Vitenbergon kaj princo-elektistecon al la Albertidoj, pluhavas nur Turingion, kiu ekde 1572 disfalas en multajn ŝtatetojn, la Ernestaj duklandoj - la regno Vitenbergo ekde tiam nomiĝas Saksio-Vitenbergo

1697

La albertida princo-elektisto Aŭgusto la Forta iĝas katoliko por elektiĝi reĝo de Pollando-Litovio. Elekto-Saksio (kies popolo restas luterana) eniras personan union Saksio-Pollando (ĝis 1763)

1806

Dissolvo de la Sankta Romia Imperio. La albertida elektoprinclando rangaltiĝas al reĝlando, do ekde nun nomiĝas reĝlando Saksio, sed estas reduktita al la proksimuma teritorio de la iama margraflando Meißen, la Wettin-a kernlando (proksimume la hodiaŭa Saksio). Vitenbergon ĝi perdas al Prusio kiu faras el ĝi la "provincon Saksio".
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads