Majno (rivero)

rivero en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Majno (rivero)
Remove ads

Majno (germane Main [majn]) estas la plej grava inter la dekstraj flankriveroj de Rejno. Kun longo de 524 km ĝi estas la plej longa rivero, kiu situas tute en Germanio.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maine.
Thumb
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...

Male al la plej multaj riveroj en centra Eŭropo, la Majno fluas de oriento al okcidento. Ĝi pasas tra gravaj vin-kultivejoj kaj kelkaj mezaltaj montaroj.

Remove ads

Majnaj "Triangulo" kaj "Kvarangulo"

Trairante tra tiuj ĉi ĝi formas du regionojn, kiuj kvazaŭ grandaj terlangoj enfermiĝas per la rivera bordo: la al nordo malfermita "Majna Triangulo" ekestas kiam en la urbo Schweinfurt la rivera vojo turniĝas suden, en Frickenhausen am Main kaj Ochsenfurt turniĝas je pli ol 300 gradoj kaj pluvojas nordokcidenten al Würzburg kaj Gemünden, kaj la same al nordo malfermita "Majna Kvarangulo" ekestas, kiam la rivero de Gemünden vojas suden al Wertheim, sekve okcidenten al Miltenberg kaj norden al Aschaffenburg, tiel ke la suda parto de la mezalta montaro Spessart enfermiĝas en la rivere bordata "Kvarangulo".

Remove ads

Ŝiptrafiko

Inter Bamberg kaj la riverfino ekzistas ŝiptrafiko por la navigebla longo de 296 km²;, kiun subtenas 34 akvobaraĵoj kun kluzoj. Ĉe Bamberg debranĉiĝas la Rejno-Majno-Danubo-Kanalo, kiu ligas la Majnon al la Danubo (kaj tiel la Nordan Maron al la Nigra Maro).

Alfluantoj

Vidu ankaŭ

Thumb
La Majno en Germanio
Thumb
ekde 1992 ekzistas rekta ŝipa vojo de Roterdamo ĝis Konstanco, de la Norda al la Nigra Maro – tra la Rejno, Majno, la Majno-Danubo-Kanalo, la Danubo kaj la Kanalo Danubo-Nigra Maro

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads