Ĉizado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĉizado
Remove ads

Ĉizado estas la fako kaj arto uzi ilojn por formi ion el materialo pere de forskrapado de partoj de tiu materialo. La tekniko povas esti aplikita al ajna materialo kiu estas sufiĉe solida por elteni formon eĉ kiam oni forigis pecojn el ĝi, kaj sufiĉe milda por ke oni povu forskrapi partojn pere de la disponeblaj iloj. Ĉizado, kiel rimedo por fari skulptaĵojn, estas distinga el metodoj kiuj uzas mildajn kaj muldeblajn materialojn kiel argilo, fruktoj, kaj fandita vitro, kiuj povas esti formitaj en la deziritaj formoj kiam ili estas mildaj kaj poste plifortiĝas en tiu formo. Ĉizado tendencas postuli multe pli da laboro ol la metodoj kiuj uzas muldeblajn materialojn.[1]

Thumb
Lignoĉizado de Sikuloj.
Thumb
Ĉizita pordego de Sikuloj.

Laŭ Francisko Azorín Ĉizi estas Prilabori malmolan materion per ilo akrepinta.[2] Kaj li indikas etimologion el la latina scindere (fendi). Li aldonas teknikajn terminojn kiel ĉizilo, ŝtala ilo longa kaj plata, ordinare kun ligna tenilo por ĉizi, ĉizisto, persono kies metio estas ĉizado, ĉizileto, malgranda ĉizilo speciale uzata de metalĉizistoj k. juvelistoj.[3]

Remove ads

Tipoj

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads