Sikuloj
hungara etna grupiĝo en Transilvanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La sikuloj aŭ sekeloj[1] estas hungarlingva etna grupiĝo en la sud-orienta angulo de Transilvanio (ĉirkaŭ 50.000 km2 en la nuna Rumanio).
Laŭ esploroj de diversaj scienco-branĉoj ili originis el tiuj onoguroj (bulgaraj-turkaj triboj unuiĝintaj en la 5-6-aj jarcentoj), kiuj 200 jarojn pli frue ol la popolo de la madjara tribestro Árpád okupis landon por si en tiu regiono (do en la 7-a jarcento). La sikuloj daŭre flegas legendojn pri sia origino el la hunoj de Atilo. Mem la nomo sikulo (sekelo) estas turkdevena kaj nomas tiun ĉevalon brunflavan (lin-krinan), kies kruroj kaj eble ankaŭ la frunto estas flavaj (ŝtrumpokrura, stelofrunta ĉevalo).
Remove ads
Geografia etendiĝo

Oni konsideras ke la numbro da sikuloj estas ĉirkaŭ 850 000.
Plej multaj loĝas en la t.n. Sikullando (Ținutul Secuiesc rumane, Szeklerland germane aŭ Székelyföld hungare), historia regiono en la sud-orienta parto de Transilvanio, do proksimume meze de Rumanio. 70-80 % de ĝia loĝantaro konsistas el hungarlingve parolantaj sikuloj/sekeloj (en kelkaj urboj 97 %). Nuntempe ĝi parte koincidas kun la rumanaj distriktoj Harghita, Covasna kaj Mureş. La respektivaj procentaĵoj de sikuloj estas 84 %, 74 % kaj 39 %, proksimume. Ekzistas politika debato en Rumanio koncerne la strebon al aŭtonomeco de la regiono, kun propra flago, himno kaj instrulingvo[1].
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads