Ĉuvaŝa lingvo

lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĉuvaŝa lingvo
Remove ads

La ĉuvaŝa lingvo (ĉuvaŝe ЧӑвашлаЧӑваш чĕлхи) estas unu el tjurkaj lingvoj — la sola lingvo el prabulgara grupo, kie ankaŭ estis la bolgara kaj la ĥazara.

Thumb
Nomo de la fervoja stacio de Ŝumerla sur la stacidoma tegmento, skribita en la ĉuvaŝa.
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, Oghuric • tjurka lingvaro • Altaja lingvaro ...
Thumb

Ĝi estas disvastigita en Ĉuvaŝa Respubliko (parto de la Rusia Federacio), kie ĝi havas statuson de oficiala ŝtata lingvo (same kiel la rusa lingvo), kaj en aliaj regionoj de Rusio.

Nombro de parolantaro – ĉirkaŭ 1,5 milionoj. Proksimume 1 miliono loĝas en Ĉuvaŝio.

Remove ads

Priskribo kaj interesaĵoj

Oni disdividas la ĉuvaŝan je du dialektoj: malsupra (anatri “u-prononca”) en suda parto de la Respubliko kaj supra (virjal “o-prononca”) – norde.

La ĉuvaŝa situas surlime de tjurkparolanta mondo kaj havas multajn diferencojn kompare de “tuttjurka normo”. Ekzemple, por fonetiko de ĉuvaŝa lingvo estas kutime prononcado de “r” kaj “l” anstataŭ “z” kaj “ŝ” de parencaj tjurkaj lingvoj. La fonetiko, gramatiko kaj leksiko de la ĉuvaŝa respegulas influon de la rusa, finno-ugraj kaj iranaj lingvoj.

Remove ads

Alfabeto

Literaturo en la ĉuvaŝa surbaze de cirila alfabeto ekzistas de 18-a jarcento. En la 1870-aj jaroj la alfabeto estis radikale reformita de I. Ja. Jakovlev kaj poste estis ŝanĝita ankoraŭ kelkfoje. La nuna versio estis akceptita en 1933. La moderna ĉuvaŝa alfabeto konsistas el 33 literoj de la rusa alfabeto kaj 4 kromaj literoj kun diakritaj signoj.

А Ӑ(Ă) Б В Г Д Е Ё Ӗ(Ĕ) Ж З И Й К Л М Н О П Р С Ҫ(Ç) Т У Ӳ(Ÿ) Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
а ӑ(ă) б в г д е ё ӗ(ĕ) ж з и й к л м н о п р с ҫ(ç) т у ӳ(ÿ) ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я
Remove ads

Maŝintradukado

La 11-an de februaro 2020 la ĉuvaŝa lingvo estis aldonita en la servo Yandex Tradukilo. Preparante ĝian aldonon helpe de entuziastoj oni kolektis dum unu jaro 250 mil ekzemploj, ĉar en Interreto paralelaj tekstoj estis tre malmultaj. Por instrui artefaritan neŭroreton oni kreis tuttjurkan modelon, kiu lernis traduki al la rusa samtempe el la azera, baŝkira, tatara, kazaĥa, kirgiza, turka, uzbeka kaj ekde tiam ankaŭ el la ĉuvaŝa, uzante paralelajn tradukojn de la Kurano kaj Biblio. Sed instruado de la maŝintradukilo postulas multe da tekstoj, do oni komencis kadre de teknologio back-translation traduki iel tiel el la rusa al la ĉuvaŝa altkvalitajn tekstojn зщr krei ĉuvaŝajn paralelaĵojn, uzotajn kiel ekzemploj por tradukado el la ĉuvaŝa al la rusa. Por eviti lernadon de malbonaj ekzemploj oni markis fuŝajn tradukaĵojn kadre de teknologio tagged back-translation, do la neŭroreto lernis atenti ilin (pun intended) kaj malfidi[1].

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads