Ĝermana lingvaro

familio de lingvoj, enhavanta afrikanson, la anglan, la danan, la feroan, la frisan, la germanan, la islandan, jidon, la limburgan, la norvegan, la nederlandan, la skotan, la svedan, ktp. From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĝermana lingvaro
Remove ads

La ĝermana lingvaro estas familio apartenanta al la hindeŭropa lingvaro kaj fontanta el la ĝermana lingvo, pralingvo de centra Eŭropo kaj parolita de la ĝermanoj. Ĝi konsistas el tri ĉefaj branĉoj:

Rapidaj faktoj lingva familio, hindeŭropa lingvaro ...

Antaŭ 2000 jaroj, en norda Germanio, Danio, kaj suda Skandinavio, multaj triboj parolis la ĝermanan, aŭ la teŭtonan pralingvon de la modernaj ĝermanaj lingvoj. Dum 50 generacioj la ĝermanaj dialektoj ŝanĝiĝis tre malrapide, kaj hodiaŭ, en okcidenta Eŭropo, oni parolas la germanan, la anglan kaj la svedan, inter aliaj.

Thumb
En la supra mapo pri la lingvodisdivido ĉirkaŭ la Norda Maro dum la jaro 900, la ruĝa kaj oranĝa koloroj estas la okcidenta kaj orienta varioj de la norena lingvo, violkoloras la gotlanda lingvo, flavas la anglosaksa en Britio, kaj inter la verdaj areoj estas la restaj varioj de la ĝermana lingvo, kun multe da saksa kaj marborde iom la frisa lingvoj en hodiaŭa norda Germanio kaj Nederlando. Krome bluas la krimee gota lingvo

La ĝermanaj lingvoj nun floras en Nordameriko, norda Eŭropo, Sud-Afriko kaj Oceanio kaj estas parolataj de ĉirkaŭ 650 milionoj kiel unua aŭ dua lingvo. El tiuj, ĉirkaŭ 75% parolas la anglan kaj 25% la germanan.

Eĉ hodiaŭ, estas multaj similaĵoj inter la nuntempaj germana kaj angla, ekzemple, en la leksiko, ni trovas: Arm/arm (brako), Finger/finger (fingro), Hand/hand (mano), Land/land (lando), bitter (amara), wild (sovaĝa), Wind/wind (vento), warm (varmeta), Winter/winter (vintro), Bier/beer (biero), Butter/butter (butero), Brot/bread (pano), Haus/house (domo), Maus/mouse (muso), See/sea(maro), Mann/man(viro).

La plej antikvaj skriboj de la ĝermana estas en la gota lingvo en greksimila skribo. La plej fama el la gotaj skriboj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro en la gota el la 6-a jarcento.

La norda branĉo devenas de la praskandinavia lingvo. El la modernaj lingvoj, la islanda lingvo estas la plej proksima al la dialektoj de la vikingoj, konataj ankaŭ kiel la Norena.

Thumb
Mapo de la ĝermanaj lingvoj en Eŭropo nuntempe kun la ĉefaj dialektoj.
  • Okcidenta skandinava
  •  1 Islanda
  •  2 Feroa
  •  3 Sudokcidenta norvega
  •  4 Sudorienta norvega
  •  5 Tronda
  •  6 Jamtska
  •  7 Nordnorvega [mankas fonto] [2]
    • Orienta skandinava
  •  8 Norrlanda [mankas fonto] [2]
  •  9 Orientsveda
  •  10 Svelanda
  •  11 Dalekarla
  •  12 Gotalanda
  •  13 Gotlanda
  •  14 Skana (inkl. Bornholman dialekton)
  •  15 Insula dana
  •  16 Orienta jutlanda
  •  17 Okcidenta jutlanda
  •  18 Suda jutlanda
    • Malaltgermana
  •  19 (Norda) Malaltsaksa
  •  20 Meklenburga-Okcidentpomeria
  •  21 Marka
  •  22 Ostfalia
  •  23 Vestfalia (inkl. Nederlandan malaltsaksan)
  •  24 Orientfrisa (inkl. Groningan)
  •  25 Malalta franka (inkl. Nederlandan)
    • Frisa
  •  26 Okcidenta frisa (Westerlauwers)
  •  27 Saterfisa
  •  28 Nordfrisa
    • Centra germana
  •  29 Centra franka (inkl. luksemburgan)
  •  30 Turinga-supra saksa (inkl. altgermanan)
  •  31 Luzacia
    • Supra germana
  •  32 Supra franka
  •  33 Aŭstro-bavara
  •  34 Alemana ŝvaba (inkl. svisgermanan)
    • Angleca
  •  35 Sudorienta angla
  •  36 Sudokcidenta angla
  •  37 Kimria angla
  •  38 Centra angla
  •  39 Norda angla
  •  40 Skota [mankas fonto] [2]
  •  41 Irlanda angla [mankas fonto] [2]
  • Remove ads

    Klasifiko

    Ĝenerala klasifiko de la ĝermanaj lingvoj[3]
    Thumb
    Ĝermanaj lingvoj
  •  okcident-nordia
  •  orient-nordia
  •  linio inter nord- kaj okcidentĝermana
  •  angla kaj skota
  •  frisa
  •  nederlanda
  •  platgermana
  •  mezgermana
  •  supragermana
  • praskandinava
    okcident-nordia

    orient-nordia



    petuha [4]


    okcidentĝermana


    germanonederlanda


    altgermana







    vilamovica





    orientĝermana

    burgunda



    gota [got]



    vandala



    Remove ads

    Notoj kaj referencoj

    Literaturo

    Eksteraj ligiloj

    Loading related searches...

    Wikiwand - on

    Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

    Remove ads