Luksemburga lingvo
ĝermana lingvo parolata en Luksemburgio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La luksemburga (aŭ leceburga) lingvo - sialingve Lëtzebuergesch, prononco [LEceburgeŝ] - estas ĝermana lingvo parolata en la grandduklando Luksemburgio kaj en Belgio (en la regiono Sankt-Vith kaj Arlon). Ankaŭ en malgranda parto de Germanio kaj Francio (ĉirkaŭ Thionville) oni la lingvon parolas.

La luksemburga lingvo estas ĝermana lingvo kiu de la popolo de Luksemburgio aŭ la ŝtato Luksemburgo estas uzata por ĉiutaga komunikado. Ĉar la lingvo estas ne tiom forta, preskaŭ ĉiu luksemburgano ankaŭ parolas la germanan aŭ la francan lingvon. Ne ekzistas ĝis nun alta edukado en la luksemburga lingvo.
Pro malagrablaj rememoroj de la germana okupado dum la Dua Mondmilito, multaj luksemburganoj ne ŝatas kiam eksterlandanoj nomas ilian lingvon "dialekto de la germana". Kvankam la lingvo sufiĉe similas al la germana, estas tamen sufiĉe da diferencoj por nomi la luksemburgan aparta lingvo.
Remove ads
Kelkaj frazoj
- Jo. Jes.
- Neen. Ne.
- Villäicht. Eble.
- Moien. Saluton.
- Äddi. Ĝis.
- Merci. Dankon.
- Firwat? Kial?
- Ech weess net. Mi ne scias.
- Watgelift? aŭ Entschëllegt? Mi pardonpetas?
- Fräi. Libera.
- Heem. Hejme.
- Ech. Mi.
- A. Kaj.
- Mäin. Mia.
- Kand. Infano
- Wee. Vojo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads