Belgorodo

urbo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Belgorodomap
Remove ads

BelgorodoBelgorod (ruse Бе́лгород) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Belgoroda provinco. La urbo situas ĉe rivero Severskij Donec (Северский Донец), 695 kilometrojn suden de Moskvo, kaj 40 km norden de Ukrainio.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blanka urbo (apartigilo)
Rapidaj faktoj urbo • urbego, Ĝemelurboj ...

Loĝantaro:

  • 72.3 mil personoj (1959)
  • 337 mil personoj (2002)
  • 379 mil personoj (pritakso 2014)
  • 394 mil personoj (pritakso 2020)
Remove ads

Historio

Belgorod estis fondita en 7-8 jc., la unua mencio de ĝi estas datita de 997 jaro. Tiam Belgorod defendis sudajn bordojn de Rusujo kontraŭ militiroj de stepaj nomadoj.

Al Belgorod estis ekziligataj ne mortpunitaj krimuloj, malfidelaj edzinoj kaj prostituitinoj.

En 1596 estis konstruita ŝtona fortikaĵo anstataŭ la antaŭa, multfoje bruligita ligna. Urbo longe servis sian landon per defendo kontraŭ krimeaj tataroj ĝis la jaro 1785, kiam Krimeo estis konkerita kaj aligita al Rusio. Ekde tiam Belgorod perdis sian militan signifon.

Ĝis 1779 Belgorod estis centro de aparta provinco, kiu tamen estis dispecigita tiel, ke poste la urbo eniris Kurskan provincon. En sovetia tempo ĝi denove iĝis provinca centro.

Dum la invado de Rusio en Ukrainion en 2022 la urbo iĝis grava loĝistika centro de atakantaj trupoj kaj unu el celoj de la ukraina armeo sur la teritorio de Rusio. La 29-an de marto 2022 Ukrainio pripafis najbaran stokon de municio per OTR-21 Toĉka, matene la 1-an de aprilo du ukrainaj helikopteroj Mi-24 detruis en la urbo ok ujojn kun bruligaĵo.

Remove ads

Nuntempo

Nuntempe Belgorod produktas kaj eksportas multon da kreto (temas pri iu specifa malofta speco). Krom tio proksime de la urbo oni ekspluatas grandan minejon de fera erco.

Belgorod estas bela kaj relative komforta urbo, kiu logas transloĝiĝantojn el pli nordaj regionoj. Proksimeco de Ukrainio (kun alia nivelo de prezoj) kaŭzas relative malaltajn prezojn por manĝaĵoj kaj kelkaj industriaj varoj.

En la urbo estas Belgoroda Ŝtata Universitato kaj kelkaj aliaj universitat-nivelaj institucioj.

En la urbo estas fervoja stacio.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads