Ĵerzejo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĵerzejo
Remove ads

La distrikto (voktujo) Ĵerzejo (angle Jersey [ˈdʒɜːzɪ], de la latina vorto Insula Caesarea, do "insulo cezara") estas teritorio en la Manika Markolo apud la marlimo de Normandio, ligita al la Brita Krono.

Thumb
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Thumb
Mapo de la manikaj insuloj

Laŭ la stato de 2021 ĉe voktujo vivis 103 267 loĝantoj sur areo de 118,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 874 loĝantoj/km². Ĝi estas laŭ areo kaj laŭ nombro de loĝantoj la plej granda el la Manikinsuloj de Britio.

Ĝi situas en la Manika Markolo 20 kilometrojn norde de la marbordo de Francio. Ĵerzejo, la plej sunoriĉa el ĉiuj britaj insuloj, estas konata pro siaj vastaj plaĝoj.

La insulo Ĵerzejo, kune kun la neloĝataj Manikinsuloj Minquiers kaj Ecréhous, formas la memadminstran distrikton Bailiwick of Jersey (angle) aŭ Bailliage de Jersey (france), "voktujo Ĵerzejo", ligitan al la brita reĝa familio. La ĉefurbo de la distrikto estas Saint Helier.

Remove ads

Klimato kaj plantaro

Thumb
Herbejo de orkideoj.

La insulo havas mildan klimaton, kiun kaŭzas la relative varma akvo de la golfa marfluo alportata el la Meksika Golfo. La someroj modere varmas, sed la aŭtunoj, vintroj kaj printempoj signife pli varmas ol en kompareble nordaj regionoj de la eŭropa kontinento. Pro tiu milda klimato kune kreskas plantoj de la mediteranea klimata zono - ekzemple palmoj, dracenoj, kamelioj - kaj plantoj de norda Eŭropo - ekzemple genistoj, filikoj kaj pinoj. Sur la insulo kreskas ankaŭ sovaĝaj orkideoj, ĉefe en la naturprotektata zono Pré Noir ĉe la okcidenta marbordo. La plej granda parto de la insulo estas aŭ agrikulture utiligata aŭ kovrata per domoj, stratoj kaj placoj. Precipe en la pli etaj loĝlokoj la privatajn domojn ofte ĉirkaŭas belaj ĝardenoj aŭ parkoj. De la antaŭaj arbaroj restas nur etaj restaĵoj en la insulaj valoj. Ĉe parto de la marbordo, ĉefe en la nordo, troveblas krutaj klifoj, kie kreskas genistoj, filikoj kaj etaj arbustoj. Eblas migre ekkoni ilin per la tiel nomataj "klifaj padoj" (angle "cliff paths"), ekirante ekzemple en la golfetoj Plémont Bay aŭ Bouley Bay. En la sudokcidento troveblas ankaŭ sablaj dunoj.

Thumb
Klifoj ĉe la nordokcidenta marbordo.

Rimarkindas la granda diferenco de ĝis 12 metroj inter malalta kaj alta tajdo. La areo de rokoj kaj de vadomaroj senakvaj dum malalta tajdo povas esti ampleksa, precipe en la sudoriento de la insulo.

Inter la insulaj bestoj menciindas aparte la maraj birdoj, ekzemple diversaj mevojhematopoj; foje ankaŭ fraterkuloj de la najbaraj insuloj erarvojas al la nordaj klifoj. Rimarkeblas ankaŭ granda nombro de fazanoj.

Remove ads

Loĝantoj

Sur la insulo krom la angla lingvo parolatas ankaŭ la franca lingvo kun normandia dialekto. Tiun dialekton la insulanoj nomas Jèrriais. Ĝi tiom diferencas de la norma franca lingvo, ke nur la indiĝenaj insulanoj komprenas ĝin. La dialekto en la lernejoj de la insuloj ne plu estas deviga fako, sed elekteblas kiel aldona kurso, precipe en la elementaj lernejoj. Plej multaj familioj ne plu ĉiutage parolas ĝin kaj la dialekto tial minacatas formorti.

Remove ads

Politiko

La distrikto Ĵerzejo ne apartenas al la ŝtato Britio kaj ne dependas de la brita parlamento, sed estas posedaĵo (crown dependency) de la reĝa familio de Britio kaj tial havas propran leĝaron, administradon kaj sendependan impostan sistemon, kiu allogas multajn eksterlandajn kapitalohavajn privatulojn kaj entreprenojn.

Same Ĵerzejo ankaŭ ne apartenis al Eŭropa Unio, kvankam laŭ traktato inter Britio kaj la brita reĝa familio la ministerio pri eksteraj rilatoj de Britio reprezentas ankaŭ la insulon Jersey kaj okaze de neceso la brita armeo defendus ĝin.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads