Ŝoĥtado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ŝoĥtado
Remove ads

Ŝoĥtado (hebr. שחט šacḥaṭ „ŝoĥti“) estas la rita buĉado de koŝeraj bestoj, aparte en la judismo kaj en la islamo. La bestoj estas mortigitaj per speciala tranĉilo. Oni tranĉas per ununura granda tranĉo transverse tra la malsupra koloflanko, kio sekvigas la fendon de la grandaj sangaj vaskuloj same kiel de la traĥeo kaj de la ezofago. Ŝoĥtado garantiu la plejeble senrestaĵan elsangadon de la besto. Kaj islamo kaj judismo malpermesas la konsumon de sangaĵoj. Tamen ankaŭ en la kristanismo ekzistas tiu ĉi malpermeso (Ago 15, 28–29).

Thumb
ŝoĥtado de kokino.
Pliaj informoj Etnaj grupoj kaj lingvoj, Religio ...
Thumb
Ilustraĵo de Ŝoĥtado de la 15-a jarcento

Ŝoĥtado okazas sen antaŭa senkonsciigo de la besto, ĉar ekz. laŭ strikta juda kredo la besto estas vundata per la senkonsciigo kaj per tio la viando fariĝas maltaŭga por konsumado. En Germanujo oni permesas la ŝoĥtadon por islamanoj nur je antaŭa elektra senkonsciigo.[1]

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads