Aarono

viro en la Biblio kaj la Korano; frato de Moseo From Wikipedia, the free encyclopedia

Aarono
Remove ads

Aaron, aŭ Esperante Aarono,[1] estas nomo el hebrea origino. Ĝi devenas el rolulo de la Biblio.

Rapidaj faktoj Biblia persono, homa biblia persono ...

La biblia Aarono estis laŭ la Biblio pli aĝa frato de Moseo. Informoj pri tiu Aaron sole venas de religiaj tekstoj, kiel la Biblio kaj la Korano.

Remove ads

Biblia Aarono

La biblia Aarono frue vivis en la orientaj bordaj teritorioj en Antikva Egiptio,[2] kaj eble naskiĝis en 1396 a. K..[3] Laŭ la libro Eliro en Biblio, liaj gepatroj estis Amram kaj Jokebed, de la gento de Levi, la praavo de Aaron (Eliro 6:13, 16-20.) Li havis pli aĝan fratinon, Mirjam, kaj fraton tri jarojn pli junan, Moseo (Eliro 2:1-4; 7:7). Li edziĝis al Eliŝeba, filino de Aminadab, kiu naskis kvar filojn: Nadab, Abihu, Eleazar kaj Itamar (Eliro 6:23). Laŭ la Biblio, li mortis 123-jaraĝa (Nombroj 33:39) en 1274 a. K..[4]

Ĉar Moseo ne parolis flue, la Eternulo nomis Aaronon la parolanto anstataŭ Moseo antaŭ Faraono.

Moseo investis Aaronon je la devoj konsekritaj kiel reprezentanto de Dio en ceremonio, kiu daŭris sep tagojn (Le 8:7-9; El 28). Aaron estis sanktoleita, laŭ priskribo de la Psalmo 133:2, kaj de tiam povis esti nomata מָשִׁיחַ "mesio" ("la sankteoleita" – septuaginte, Χριστός, "kristo") (Le 4:5, 16; 6:22). Dio indikis, ke el lia idaro oni devos enoficiigi ĉiujn estontajn superajn pastrojn.

Lia nomo eble devenas el sama radiko ol "hā'ārōn", kiu signifas "La Kesto", aŭ eble ĝi devenas el la egipta.

Pliaj informoj Etnaj grupoj kaj lingvoj, Religio ...
Thumb
La adorado al la ora bovido.
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads