18106 Blume
amora asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
18106 Blume estas tre malgranda marsrenkonta amora asteroido malkovrita la 4-an de julio 2000 en la kadro de la programo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono, Usono).
Remove ads
Nomo
Ĝi estas nomita en honoro de William H. Blume, altranga planisto de misioj ĉe la Laboratorio pri Reakcia Pelado. Li ludis gravan rolon en la disvolvo de la misio Deep Impact al la kometo Tempel 1.
Kvankam amora asteroido, 18106 Blume restas sufiĉe malproksima de Tero:
- La 1-an de septembro 2000 ĝi pasis al 0,2015 AU (30,139 milionoj da km) de Tero.
- La 4-an de septembro 2161 ĝi pasos al 0,2335 AU (34,925 milionoj da km) de nia planedo.
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads