25143 Itokawa
asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
25143 Itokawa estas tre malgranda apolona asteroido malkovrita la 26-an de septembro 1998 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono) kaj nomita en memoro de Itokawa Hideo (1912–1999), kiu estis pioniro de la japana raketotekniko kaj de la japana kosmoesplora programo.
Ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto :[1]
- La 27-an de junio 1905 ĝi pasis al 0,01155529 AU (1,729 miliono da km) de Tero.
- La 9-an de aprilo 2167 ĝi pasos al 0,025180945 AU (3,767 milionoj da km) de nia planedo.
- La 24-an de majo 1906 ĝi pasis al 0,019674404 AU (2,943 milionoj da km) de Marso
- La 22-an de marto 2167 ĝi pasos al 0,018546095 AU (2,774 milionoj da km) de Marso.
Remove ads
Esplorado
En 2005 la japana kosmosondilo Hajabusa de la JAXA esploris la asteroidon tuŝis ĝin la 19-an de novembro 2005 kaj prenis specimenojn de ties polvo. En 2010, la sondilo alportis la specimenojn al la Tero. Ni scias nun ke la asteorido esta sama naturo kiel la kondritaj meteoritoj.[2]
Laŭ fotografioj, 25143 Itokawa aspektas kiel rubamaso kun malĉeesto de krateroj.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads