253 Mathilde

asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia

253 Mathilde
Remove ads

253 Mathilde estas mezgranda, tre malhela asteroido de la asteroida zono.

Rapidaj faktoj asteroido ...
Remove ads

Malkovro

Ĝi estis malkovrita de la aŭstria astronomo Johann Palisa, la 12-an de novembro 1885 elde la observatorio de Vieno.

Nomo

Ĝi ricevis la antaŭnomon de la edzino de la hungardevena-franca astronomo Mór Lőwy.

Eksplorado

Thumb
unu el la plej grandaj krateroj de Mathilde

La 27-a de junio 1997, Mathilde estis preterflugita kaj fotita de la kosmosondilo NEAR Shoemaker.[1] Estis la tria asteroido vizitita de kosmosondilo post 951 Gaspro kaj 243 Ida. La sondilo pasis je 1 212 km for de la asteroido kun relativa rapideco de 9,93 km/s. Nur unu duonsfero de Mathilde estis fotita[2] pro ĝia malrapida rotacio. 500 bildoj de ĝia surfaco estis senditaj kaj la perturbo de la orbito de la kosmosondilo permesis kalkuli pli precise la mason de Mathilde.[3]

Ecoj

Ĝi havas escepte longan rotaciperiodon (pli ol 17 tagoj) kaj discentran orbiton.

La tre malhela surfaco de Mathilde, kun albedo proksima de tiu de asfalto, similas la meteorŝtonoj konataj kiel karbonecaj ĥondritoj, kie dominas la filosilikatoj. Ĝi havas grandan nombron da alfrapaj krateroj, al kiuj, pro la karboneca eco de Mathilde, oni donis la nomojn de la ĉefaj mondaj minejoj de terkarbo. La du pli grandaj krateroj Ishikari (29,3 km) kaj Karoo (33,4 km) estas preskaŭ tiel larĝaj kiel la radiuso de la asteroido. Nenia vario de koloro estis viditaj en la kratero, tiu, kiu pensigas, ke la interno de Mathilde estas homogena.

La denso mezurita per NEAR Shoemaker, 1 300 kg/m3, estas la duono de tiu de la tipa karboneca ĥondrito, tio, kio implicas ke la asteroido estus malkompakta rubamaso. Tamen, la ĉeesto de krutaĵo longa de 20 km indikas, ke ĝi havus pli malpli firman strukturon, aŭ entenus solidajn internajn elementojn.

253 Mathilde havas discentran orbiton, kiu atingas la eksteran limon de la asteroida zono, sed tamen ne trairas la orbitojn de Marso nek Jupitero.

Ĝia rotacio estas unu plej malrapida inter la asteroidaj rotacioj (kies tipa valoro estas inter 2 kaj 24 horoj). Tiu malrapideco povus esti ŝuldata al la ĉeesto de asteroida luno, sed serĉo sur la bildoj faritaj de NEAR montris nenian korpon de diametro pli granda ol 10 km en volumeno da spaco de radiuso dudekopa de la radiuso de 253 Mathilde[4]

Listo de la krateroj de Mathilde

Pliaj informoj Matildaj krateroj, Kratero ...
Thumb
Mapo de la krateroj de Mathilde
Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads