27032 Veazey
asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
27032 Veazey estas tre malgranda, treege hela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 15-an de septembro 1998 en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, en Flagstaff (Arizono, Usono).
Remove ads
Orbito
Ĝi estas en orbita resonanco 7:2 kun Jupitero.
Nomo
Ĝia nomo honoras Sally O. Veazey,[1] membrinon de la Konsulta Konsilantaro de la Observatorio Lowell. Sally dividas sian tempon kaj talenton kun la Observatorio Lowell per volontuleco laŭ bezono. Sally estas emerita kaj donacas sian tempon laborante kun la Virina Asistada Ligo, administrante ties karitata butiko.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads