30091 Stephenbrown

asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

30091 Stephenbrown estas tre malgranda, treege hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, proksima de la orbita resonanco 4:7 kun Marso.

Rapidaj faktoj asteroido ...
Remove ads

Malkovro

Ĝi estis malkovrita la 11-an de marto 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).

Nomo

Ĝia nomo honoras Stephen W. Brown,[1] kuratoron de la Fondaĵo de la Observatorio Lowell ; li estas emerita tenanto de la katedro Edward M. Carson, instruisto pri merkatiko ĉe la Ŝtata Universitato de Arizono kaj strategia partnero de la grupo Insight. Li estis direktoro ĉe multenombraj estraroj de ne-profitcelaj organizaĵoj, precipe prezidento de la American Marketing Association.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads