Aĉinsk

urbo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Aĉinsk
Remove ads

Aĉinsk (ruse Ачинск) estas urbo en la Krasnojarska regiono de la Rusia Federacio (Rusio). Ĝi geografie situas en orienta Siberio. Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 99 048 loĝantoj sur areo de 103 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 962 loĝantoj/km².

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Regiono ...
Thumb
Malnova foto de Aĉinska stacidomo. 1899

Aĉinsk situas 184 kilometrojn okcidente de Krasnojarsk. Ĝi estas centro de karbo-minado kaj grava fervoja nodo.

La urbo estis fondita en jaro 1683.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1782.

La interurba telefona kodo estas 39151, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco inter la loka krasnojarska tempo (horzono UTC+07:00) kaj la moskva tempo estas 4 horoj.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 56°16' norde, longitudo 90°30' oriente.

La urbo estas sur dekstra bordo de rivero Ĉulim (Чулым), kiu enfluas en riveron Obj (Обь).

En la jaro 1959 la urbo havis 50,3 mil loĝantojn, kaj en 2002 estis 118,7 mil loĝantoj: aktuala nombro videblas komence de la teksto kaj en la informkesto.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 04403.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads