Aŝdod

From Wikipedia, the free encyclopedia

Aŝdod
Remove ads

Aŝdod (hebree אשדוד, arabe إسدود) estas urbo en Israelo.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Laŭ la stato de 2015 en la municipo Aŝdod vivis 220 174 loĝantoj sur areo de 47,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 661 loĝantoj/km².

Remove ads

Ĝeneralaj informoj

Aŝdod situas sude de Tel-Avivo borde de la Mediteranea Maro. La urbo, kiu hodiaŭ estas unu el la plej grandaj de Israelo, nur refondiĝis dum la jaro 1956, unue kiel rifuĝejo. Post la decido evoluigi la urban havenon, Aŝdod ricevis la statuson de "israela evolua urbo". Celo interalie estis, per nova haveno malŝarĝi la tre etan havenon de Jafo. La Haveno de Aŝdod (hebree נמל אשדוד‎) estas unu el la tri ĉefaj kargohavenoj de Israelo. La haveno situas proksimume 40 km sude de Tel-Avivo, ĉe la enfluejo de la rivero Laĥiŝ. Ĝia kreaĵo signife vastigis la havenkapablojn de la lando.

Ekzistas urbaj partnerecoj kun la urba distrikto Spandau de Berlino ( Germanio) kaj la urboj Bordeaux  Francio kaj Bahía Blanca  Argentino.

Thumb
rigardo al Aŝdod
Thumb
vojkruciĝo
Thumb
La monumento omaĝe al la judaj viktimoj, rifuĝintoj el Rumanio - en la katastrofo de la Struma (ŝipo) kiu okazis la la 24-a de februaro de 1942 sur la Nigra Maro fare de Sovet-Unio, urbo Aŝdod.
Remove ads

Historio

La historia urbo Aŝdod ekestis dum la 12-a jarcento a.K. kaj situis 3 kilometrojn sude de la moderna urbo. La urbo estis fondaĵo de antikva Egiptio kaj estis unu el la kvin urboj de la filistoj, kiuj interligiĝis en la urboligo pentapolis. La asiria reganto Sargon la 2-a konkeris la urbon dum la jaro 712 antaŭ Kristo. La regantoj de Asirio loĝigis multajn deportitiojn en la urbo kaj nomumis asiran urboreganton. Eke la 7-a jarcento a.K. Aŝdod estis sendependa urboŝtato kaj ekde la 6-a jarcento a.K. kreskis la ekonomia signifo de la haveno. La urbo ekzistis ĝis la epoko de la Bizanca Imperio.

Antaŭ la fondiĝo de la moderna juda urbo Aŝdod en la teritorio troviĝis araba vilaĝo kun la nomo Isdud (arabe إسدود). Dum la milito de 1948 la egiptia armeo sukcesis avanci ĝis tiu punkto. La araba vilaĝo detruiĝis dum la milito.

Remove ads

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

  • Muzeo Corinne Mamane de Filiŝta Kulturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads