Aalen
urbo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Aalen [Alen] (esperante Aleno) estas urba komunumo en Germanujo. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostalb kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 68 816 loĝantojn. Aalen estas la administra centro de la distrikto Ostalb.

La urbo havas famon en arkeologio pro sia granda romia garnizono, la plej granda kavaleri-kastelo norde de la Alpoj.
En la Esperanto-movado Aalen estas monde konata kiel sidejo de la Germana Esperanto-Biblioteko.
Remove ads
Geografio
Aalen situas 70 km oriente de Stuttgart kaj 48 km norde de Ulm, ĉe la rando de la Ŝvaba Ĵuraso, 30 km okcidente de Nördlingen kaj Nördlinger Ries.
Najbaraj komunumoj
Aalen najbaras al jenaj urboj kaj komunumoj: Oberkochen, Essingen, Heuchlingen, Abtsgmünd, Neuler, Hüttlingen, Rainau, Westhausen, Lauchheim, Bopfingen kaj Neresheim (ĉiuj en distrikto Ostalb), krome Heidenheim an der Brenz kaj Königsbronn (ambaŭ distrikto Heidenheim).
Remove ads
Historio
Romia epoko

En ĉirkaŭ 150/160 p.K. la Romianoj konstruis grandan fortikaĵon (castellum) kiel garnizonon de kavaleri-kohorto Ala II Flavia milliaria.
Estis sugestite, ke la nomo Aalen devenas de la latina Ala, sed tio ĉi estis refutita de pli malfrua esploro.
La situo de la fortikaĵo estis strategie oportuna pro sia rekta proksimeco al Limeso, la limo al la neokupita Germania. La kavalerigarnizono estis 1.000 soldatojn forta, la plej granda fortikaĵo de helptrupoj ĉe Limeso. Sude kaj oriente la fortikaĵo estis akompanata de civila kolonio (komercistoj, metiistoj, familianoj, prostituitinoj ...). Verŝajne en 260 (aŭ pli frue) la Romianoj forlasis la fortikaĵon, ĉar ili retiris sian landlimon ĝis la riveroj Rejno kaj Danubo, kaj la alemanoj transprenis la regionon.
En 2005 UNESKO agnoskis Limeson kiel mondan heredaĵon, la kastelo de Aalen estas registrita kiel ORL 66 (RLK).
Remove ads
Personoj forte ligitaj al Aalen

- Christian Friedrich Daniel Schubart (1739–1791), poeto, orgenisto, komponisto kaj ĵurnalisto; pasigis infan- kaj junulaĝon en Aalen.
- Sieger Köder, pastro kaj pentristo
Esperanto
Rimarkinda estas la Germana Esperanto-Biblioteko, kies kolekto ampleksas en 2018 pli ol 54.000 erojn. Ĉiun duan jaron la urbo kune kun la FAME-fondaĵo solene disdonas la Esperanto-kulturpremion (oficiale/germane: Aalener Esperanto-Kulturpreis). Unu el la pli konataj asocioj en la urbo estas la Esperanto-Grupo Alena.
En Aalen loĝas delegito de UEA Karl Heinz Schaeffer kaj 2 fakdelegitoj de UEA Franz Zeller kaj Karl Heinz Schaeffer pri radioamatorismo, Karl Heinz Schaeffer ankaŭ pri apotekaj aferoj.
Remove ads
Partneraj urboj
Saint-Lô, Francio (1978)
Christchurch (Kristkirko), Britio (1981)
Tatabánya, Hungario (1987)
Antakya, Turkio (1995)
Cervia, Italio (2011)
Notoj, referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads