Aba (Niĝerio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Aba (Niĝerio)
Remove ads

Aba estas industria kaj komerca urbo, episkopa rezidejo de anglikanoj, eĉ milionurbo en Niĝerio.

Thumb
Strato en Aba
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Aba situas en suda parto de Niĝerio laŭ rivero same tiel nomata Aba. Port Harcourt troviĝas je 50, Lagoso je 450 km.

Historio

La britoj fondis tie kampurbon en la 19-a jarcento. En 1901 ankaŭ armea bazo kun poŝto formiĝis. Ekde 1915 trajno trafikas al Port Harcourt. En 1929 la virinoj faris ribelon. En 1967 dum la interna milito Aba iĝis provizora ĉefurbo. Fine de la 20-a jarcento en la proksimeco oni trovis nafton kaj gason.

Industrio

En Aba oni produktas aŭ prilaboras cementon, teksaĵon, plaston, ŝuon kaj nutraĵojn.

Klimato

Aba havas tropikan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 23-26 °C. Jare pluvas 2398 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro, en decembro malkulminas.

Vidindaĵoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads