Abdounponto
ponto en Ammano, Jordanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Abdounponto aŭ Ponto de Ŭadi Abdoun (arabe جسر عبدون, Ǧisr ʿAbdūn) estas ponto en Amano. Ĝi estas la ununura stajponto en Jordanio kaj trairas la Ŭadi Abdoun kun longo de 417 m. La konstruado komenciĝis la 14-an de decembro 2002 kaj post ekzakte kvar jaroj da konstruo, la strukturo estis malfermita la 14-an de decembro 2006 [1].
La ponto , kiu estas S-forma en plano, havas tri Y-formajn pilonojn. La ŝnuroj estas aranĝitaj kiel harpo [2].
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



