Acoroj

aŭtonoma regiono de Portugalio (pri la insularo kiel geografiaĵo uzu Q4058447) From Wikipedia, the free encyclopedia

Acoroj
Remove ads

La Acoroj[1] aŭ (malofte) Azoroj (portugale Açores [asoreŝ], do kompreneble ankaŭ titoleblaj Acoraj insulojAcora insularo) estas insularo politike dependa de Portugalio meze de la norda Atlantiko, ĉirkaŭ 1 500 km for de Lisbono kaj 3 900 km for de Nordameriko. La insularo troviĝas disloke apud la paralelo kiu trapasas Lisbonon (39º, 43'/39º, 55' norde), loko kiu donas al ĝi moderan klimaton, kun iomete da sezona ŝanĝo dum la jaro. La naŭ insuloj kune havas areon da 2 355 km². Aparte, iliaj areoj varias de 747 km² (São Miguel) ĝis 17  km² (Corvo). La origino vulkana de la insuloj evidentiĝas pro la vulkanaj konusoj kaj krateroj. Pico [piko], vulkano 2 351 metrojn alta ĉe la samnoma insulo, estas la plej alta en la Acoroj.

Thumb
Rapidaj faktoj Estasaŭtonoma regiono de Portugalio, integrita transmara teritorio, subregiono de Portugalio, Eksteraj Regionoj (Eŭropa Unio) [+], Estas ...
Thumb
Situo de la Acoroj
Thumb
satelita foto
Thumb
vulkano Pico
Thumb
vulkano Pico el la maro
Thumb
malnova mapo de la Acoroj el 1592

La naŭ insuloj dividiĝas laŭ tri grupoj:

  • La grupo orienta: São Miguel kaj Santa Maria
  • La grupo centra: Terceira, Graciosa, São Jorge, Pico, kaj Faial
  • La grupo okcidenta: Flores kaj Corvo

Biogeografie la insularo apartenas al la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas ekoregionon nomatan : Acoraj mezvarmaj miksaj arbaroj, el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La insularo situas ankaŭ en mara ekoregiono.

El la Acoroj, la Acora Anticiklono influas la veteron de Okcidenta Europo.

Remove ads

Homa geografio

La ĉefurbo estas Ponta Delgada; alia grava urbo estas Horta.

La Universitato de Acoroj (portugale Universidade dos Açores) estas la ununura universitato sur la insularo Acoroj kaj la plej okcidenta universitato en la lando.

Kuriozaĵo

La Acoroj estas bildigitaj sur la dorsa flanko de la eŭro-biletoj: Ili estas la punktetoj super la dekstra parto de la bileta numero.

La nomo en la portugala lingvo signifas akcipitrojn. Fakte tio estas eraro de la malkovrintoj ĉar ili ne vidis akcipitrojn sed buteojn (B. b. rothschildi) kiam ili venis al la insularo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads