Palearktiso

Ekozono kiu ampleksas Eŭropon, Nordafrikon kaj la plej grandan parton de Azio From Wikipedia, the free encyclopedia

Palearktiso
Remove ads

Palearktiso [1], palearktisa ekozonopalearktiko[2] estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi esence korespondas al la ekoregionoj de la tersupraĵoj de Eŭropo, de la nordo de Azio (ĝis la nordo de Himalajo), de Afriko norde de Saharo, kaj de eta parto de Meza Oriento.

Rapidaj faktoj ekoregiono, ekozono [+] ...
Thumb
Palearktisa ekozono (verde).

El fizika vidpunkto, ĝi estas ekozono de vastega areo, sed relative malmulte varia, ĉar klimate esence modera aŭ malvarma. Ĝi neniun regionon klimate tropikan entenas, sed certaj partoj estas aridaj, kiel Grekujo, la sudo de HispanioSicilio [3].

Kaŭze de sia granda areo, ĝi ofte estas disigita en du partojn, la okcidentan kaj la orientan palearktison. Uralo konsistigas la limon inter ambaŭ.

Remove ads

Ĉefaj ekologiaj partoj

Thumb
Mezvarma miksita arbaro en Danujo

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), ekozonoj estas subdividataj kaj biome kaj ekoprovince. Ekoprovincoj (aŭ biolandoj) estas teritorioj biogeografiaj pli malvastaj ol ekozono kaj ili ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Por la palearktiso, oni havas:

Eŭropa-siberia ekoprovinco

Tiu ĉi boreala kaj mezvarma ekoprovinco konstituas la plej grandan surfacon de la ekozono. Ĝi etendiĝas ekde tundro en la plej nordaj ekstremaĵoj de Rusujo kaj Skandinavujo ĝis la vasta tajgo, la borealaj pingloarbaroj kiuj trairas la kontinenton. Sude de la tajgo estas zono de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj mezvarmaj koniferarbaroj. Tiu vasta ekoprovinco estas karakterizita de multaj komunaj plantaj kaj bestaj specioj, kaj montras multajn afinecojn kun la mezvarmaj kaj borealaj ekoprovincoj el la nearktisa ekozono. Ofte Eŭrazio kaj Nordameriko estis ligitaj per la Beringa terponto kaj havis tre similajn mamulajn kaj birdajn faŭnojn kun multaj eŭraziaj specioj, kiuj moviĝis en Nordamerikon, kaj pli malmultaj nordamerikaj specioj, kiuj moviĝis inversen. Multaj zoologoj konsideras la palearktisan kaj la nearktisan ekozonojn kiel unu ekozonon, nome la holarktisan ekozonon aŭ holarktison. Ambaŭ ankaŭ havas komunajn plantspeciojn, kiujn la botanikistoj nomas la Arkt-Terciara Geoflaŭro.

Mediteranea ekoprovinco

Thumb
Mediteranea arbaro en Hispanujo.

La teritorioj kiuj borderas la Mediteranean Maron en Sud-Eŭropo, Nordafriko kaj Okcidenta Azio gastigas la mediteraneajn ekoregionojn kiuj kune konstituas la plej grandan kaj la plej diversan mediteranean areon de la mondo, kun ĝenerale mildaj, pluvaj vintroj kaj varmegaj, sekaj someroj. La mozaiko de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj gastigas 13 000 endemiajn speciojn. La mediteranea ekoprovinco ankaŭ estas inter la plej endanĝerigitaj biogeografiaj teritorioj; nur 4 % de la origina vegetaĵaro de ĝi postrestas, kaj homaj aktivecoj, inkluzive de tropaŝtiĝo, senarbarigo, kaj transformado de teroj por paŝtejo, agrikulturo aŭ urbanizado, estas degradintaj multon de la ekoprovinco. Antaŭe tiu ĉi plejofte estis kovrita de arbaroj kaj duonarbaroj, sed intensa homa uzado estis reduktinta multon de ĝi al kserofitaj arbedaroj, arbustaroj kaj makisoj, konataj laŭ diversaj lokaj nomoj. La organizaĵo Naturprotekto Internacie estas indikinta la Mediteranean basenon kiel unu el la biodiverseco-riĉaĵejoj de la mondo.

Dezertega ekoprovinco

Thumb
Dezerto en Alĝerio

Vasta teritorio de dezertoj, inkluzive de Atlantika marborda dezerto, Saharo, kaj Araba dezerto, disigas la palearktisajn kaj la afrotropisajn ekoregionojn. Tiu ĉi modelo enhavigas tiujn dezertajn ekoregionojn en la palearktiso; aliaj biogeografoj identigas la ekozonan limon kiel transiran areon inter la dezertaj ekoregionoj kaj la mediteraneaj ekoregionoj norden. Tiu ĉi modelo situigas la dezertojn en la afrotropisa ekozono, dum aliaj lokigas la limon meze de la dezerto.

Okcident- kaj mez-azia ekoprovinco

Thumb
Stepo en Kazaĥujo.

La kaŭkazaj montaroj, kiuj etendiĝas inter la Nigra kaj la Kaspia Maroj, estas eksterordinare riĉa miksaĵo de konifer-, foliaj, kaj miksaj arbaroj, kaj inkluzivas ekzemple la ekoregionon de la foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido.

Mez-Azio kaj la irana altebenaĵo gastigas sekajn stepajn herbejojn kaj dezertajn basenojn, kun montarbaroj, duonarbaroj, kaj herbejoj en la altaj montaroj kaj altebenaĵoj de la ekoprovinco. En suda Azio la limo de la palearkto precipe estas altituda. La montetoj piede de Himalajo, inter 2000-2500 m, konstituas apudliman teritorion inter la palearktaj kaj la orientalisaj ekoregionoj.

Orientazia ekoprovinco

Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo estas pli humidaj kaj klimate moderaj ol apudaj Siberio kaj Mez-Azio, kaj gastigas riĉajn konifer-, foli-, kaj miksajn arbarojn, kiuj nuntempe plejofte estas limigitaj al montaraj areoj, ĉar la dense loĝataj malaltaĵaroj kaj riverbasenoj estas transformitaj al intensaj agrikultura kaj urbaniza uzadoj. Orientazio ne multe estis influita de la glaciiĝo dum la glaciepokoj, kaj konservis 96 pocentojn de la pliocenaj arbaj genroj, dum Eŭropo konservis nur 27 pocentojn. En la subtropikaj sudaj partoj de Ĉinujo kaj Japanujo, la palearktaj mezvarmaj arbaroj transiras al subtropikaj kaj tropikaj arbaroj de la orientalisa ekozono, kreiante riĉan kaj diversan miksaĝon de plantaj kaj bestaj specioj. La montaroj de sudorienta Ĉinujo ankaŭ estas signitaj kiel biodiverseco-riĉaĵejo. En Sud-orientazio, altaj montaraj sistemoj konstituas elstaraĵojn de palearktisa flaŭro kaj faŭno en norda Hindoĉinujo kaj suda Ĉinujo. Izolitaj malgrandaj antaŭpostenoj troviĝas tiel fore suden kiel centra Birmo (sur Nat Ma Tuang, 3 050 m), plejnorda Vjetnamujo (sur Phan Xi Păng, 3 140 m) kaj la altaj montaroj de Tajvano.

Remove ads

Dolĉakvo-ekoregionoj

La ekozono ankaŭ ampleksas plurajn gravajn dolĉakvo-ekoregionojn, inkluzive de la tre disvolviĝitaj riveroj de Eŭropo, de la riveroj de Rusujo, kiuj enfluas en Arktan Oceanon, en Baltan Maron, en Nigran Maron, en Kaspion, kaj en siberian Bajkalon, la plej maljuna kaj plej profunda lago de la tero. Ĝi entenas la praan japanan Lagon Biŭon, unu el la dolĉakvo-ekoregionoj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso.

Remove ads

Faŭno kaj flaŭro

Unu birda familio, la proneledoj (Prunellidae) estas endemia en la palearktiso. La holarktiso ampleksas kvar aliajn endemiajn birdajn familiojn : la gaviedojn (Gaviidae), la tetraonedojn (Tetraoninae), la aŭkedojn (Alcidae) kaj la bombiciledojn (Bombycillidae).

Ne troviĝas endemiaj mamulaj ordoj en la palearktiso, sed pluraj familioj estas endemiaj : Calomyscidae (familio el la ordo de la ronĝuloj), Prolagidae (formortinta familio) , kaj Ailuridae (malgranda pando). Pluraj mamulaj specioj originis en la palearktiso, kaj disvastiĝas al la nearktisa ekozono dum la glaciepokoj, inkluzivante la brunan urson (Ursus arctos, konata en Nordameriko kiel "Grizzly"), la ruĝan cervon (Cervus elaphus) en Eŭropo kaj la parencan Kanadan cervon (Cervus canadensis) en Orienta Azio, la Amerikan bizonon (Bison bison), kaj la boacon (Rangifer tarandus, konata en Nordameriko kiel "Caribou").

Listo de laŭbiome klasifikitaj palearktisaj ekoregionoj

Pliaj informoj Palearktisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj ...
Pliaj informoj Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj ...
Pliaj informoj Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj ...
Pliaj informoj Palearktisaj tajgoj ...
Pliaj informoj Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj ...
Pliaj informoj Palearktisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj ...
Pliaj informoj Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj ...
Pliaj informoj Palearktisaj tundroj ...
Pliaj informoj Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj ...
Remove ads

Notoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads