Ado Ekiti
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ado Ekiti (ofte sufiĉas Ado) estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Niĝerio. Ĝi estas ĉefurbo kaj administra sidejo de la Ekiti Ŝtato.

Remove ads
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 07° 37′ N 05° 15′ O (mapo)
- Areo: 293 km²
- Loĝantaro: 409 207 en 2012
- Supermara alteco: 436 m
- Horzono: UTC +1
Geografio
Ado Ekiti situas sur montetaro en la sudokcidenta sekcio de la lando. Ibadano situas 148 km.
Historio
Oni konjektas, ke tiu tereno estis loĝata jam antaŭ jarmiloj. La britoj prenis la kontrolon en 1893. Ado Ekiti iĝis administra centro en 1913. Nuntempe plejparte joruboj vivas en la metropolo, ili havas diversajn religiojn.
Ekonomio
Ado Ekiti estas centro de komercado por la terkultiva regiono. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maniokojn, grenojn, fabojn kaj tabakojn. Ekde la 1950-aj jaroj oni okupiĝas ankaŭ pri rizoj.
Klimato
Ado Ekiti situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 13 kaj 32 °C. Jare pluvas ĉ. 1000 mm.
Trafiko
El Ado Ekiti vojoj kuras al 4 direktoj. Inter ili la plej grava estas al Akure.
Fontoj
- Angla kaj kroata Vikipedioj
- mapo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads