Adolph Zukor

From Wikipedia, the free encyclopedia

Adolph Zukor
Remove ads

Adolph ZUKOR [adolf cukor] estis filmisto. Li naskiĝis en Ricse (en Aŭstrio-Hungario, en la nuna Hungario), en la 7-an de januaro 1873. Li mortis en Los Anĝeleso, en la 10-an de junio 1976.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Thumb
Adolph Zukor (1921)
Remove ads

Vivo

Thumb
Skulptaĵo de ŝafisto en Ricse, kiu estas memorskulptaĵo pri Zukor

La gepatroj estis judoj kaj ili estis komercistoj en la vilaĝo. Adolfo frekventis lernejon en Mátészalka, poste ankaŭ li estis komercisto en Abaújszántó. En 1888 li migris al Usono, kie li estis peltisto. En 1893 li vidis filmon kaj li tuj eksentis eblecon de la negoco. En 1904 kune kun Marcus Loew fondis reton de ĉambretoj, kie oni vidis malgrandajn filmojn. En 1912 pro sukcesa franca filmo ili riĉiĝis.

Baldaŭe li fondis studion en Holivudo, kie kremo de tiutempaj aktoroj (Rudolph Valentino, Gary Cooper kaj aliaj) produktis la sukcesajn filmojn. En 1916 Zukor jam estris Paramount Pictures-on. En 1932 tamen la ekonomia krizo atingis lin. Poste li interesiĝis ankaŭ pri televizio. En 1949 li ricevis Oscar-premion.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Fontoj

  • Hungara Vikipedio
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads