Adverbo

vorto kiu modifas verbon, adjektivon, aŭ alia adverbo From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

AdverboE-vorto estas vortospeco, kiu aperas en multaj lingvoj por montri funkcion. Ĝi estas vorto, kiu modifas la sencon de verbo, adjektivo, alia adverbo aŭ tuta frazo. En multaj lingvoj ekzistas klaso de adverboj, kiuj havas specialan finaĵon kiel vortoj kun -e en Esperanto, sed kutime ne ĉiuj adverboj en lingvo havas tiun finaĵon, kiel adverbaj tabelvortoj kaj vortoj kun -aŭ en Esperanto.

Remove ads

Adverboj en Esperanto

En Esperanto adverboj povas esti finaĵvortoj (E-vortoj) aŭ vortetoj (E-vortecaj vortetoj). E-vortoj ĉiam finiĝas per "-e".

Jen listo de ĉiuj oficialaj E-vortecaj vortetoj:

  • E-vortecaj vortetoj lokaj: kie, tie, ie, ĉie, nenie, ĉi, for
  • E-vortecaj vortetoj tempaj: kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj
  • Diversaj E-vortecaj vortetoj: kial, tial, ial, ĉial, nenial, kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel, kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des, do, eĉ, ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, ne, nur, pli, plej, preskaŭ, tamen, tre, tro
Remove ads

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads