From Wikipedia, the free encyclopedia
Pronomoj estas vortoj, kiuj ĝenerale anstataŭas la nomon de afero aŭ persono aliloke menciita, aŭ de afero/persono komprenebla el la kunteksto. (Se la afero jam menciiĝis, la pronomo estas anaforo; se ĝi nomiĝos nur poste en la frazo, la pronomo estas kataforo.)
Demonstrativoj, aŭ montraj pronomoj, estas pronomoj kiujn oni uzas por indiki entojn kiuj povas esti distingitaj disde aliaj. Ili ofte estas deiktaj kaj iliaj signifoj dependas de certa punkto de referenco.
Jen la demonstrativoj en Esperanto: [1]
Kazo | Singularo | Pluralo |
---|---|---|
Nominativo | tiu — tio | tiuj |
Akuzativo | tiun — tion | tiujn |
Genitivo | ties | ties |
Prepozitivo | je tiu — je tio | je tiuj |
Indefinitoj, aŭ nedifinaj pronomoj, estas pronomoj kiuj anstataŭas nespecifajn entojn.
Jen la indefinitoj en Esperanto: [2]
Kazo | Singularo | Pluralo |
---|---|---|
Nominativo | iu — io | iuj |
Akuzativo | iun — ion | iujn |
Genitivo | ies | ies |
Prepozitivo | je iu — je io | je iuj |
Interogativoj, aŭ demandpronomoj, estas pronomoj kiujn oni uzas por enkonduki demandon aŭ rektan aŭ nerektan. En pluraj lingvoj, la interogativo formiĝas ne per pronomo, sed partikulo. En Esperanto, la interogativoj estas forme identaj al la rilativoj. Esperanto jes havas apartan interogativan partukulon, nome ĉu.
Kolektivoj, aŭ sumigpronomoj, estas pronomoj kiuj anstataŭas kolekton de entoj konsideritaj kiel unu tuto. Tiu kolekto mem, kontraste, estas nomita kolektiva substantivo.
Jen la kolektivoj en Esperanto: [3]
Kazo | Singularo | Pluralo |
---|---|---|
Nominativo | ĉiu — ĉio | ĉiuj |
Akuzativo | ĉiun — ĉion | ĉiujn |
Genitivo | ĉies | ĉies |
Prepozitivo | je ĉiu — je ĉio | je ĉiuj |
Negativoj, aŭ neaj pronomoj, estas pronomoj kiuj indikas mankon aŭ neekziston de ento kiel subjekton. Iuj lingvoj kategorias la negativojn kiel subspecon de la rilativo.
Jen la negativoj en Esperanto:[4]
Kazo | Singularo | Pluralo |
---|---|---|
Nominativo | neniu — nenio | neniuj |
Akuzativo | neniun — nenion | neniujn |
Genitivo | nenies | nenies |
Prepozitivo | je neniu — je nenio | je neniuj |
Kiam predikato ne havas propran subjekton, diversaj lingvoj havas diversajn pronomojn por anstataŭi tiun mankon, sed ne ĉiam. En Esperanto, iuj uzas interalie oni aŭ ĝi kiel pronomon de nula subjekto, sed tia uzado estas ĝenerale pleonasma. Adjektoj de predikato kun nula subjekto fleksias al adverbo.
Personaloj, aŭ personpronomoj, estas pronomoj kiuj anstataŭas personon.
En gramatika analizo de majoritato de lingvoj, oni dividas la personalojn en tri personojn:
Praktike la pluralo de la unua persono en pluralo signifas plejfoje ne plurajn parolantojn, sed la parolanton kun aliaj (fojkaze eĉ la alparolato[j], vidu suben). Same la dua persono en pluralo povas signifi la alparolato(j)n kun aliaj.
Krome, oni dividas ilin - kiel ankaŭ substantivojn - laŭ nombro, ofte - sed ne ĉiam - tiel kiel en Esperanto:
En multaj lingvoj ankaŭ ekzistas malsameco inter inkluziva kaj malinkluziva unua persono de la pluralo (kaj dualo): La inkluziva inkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n, la malinkluziva malinkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n. Tia divido ekzistas ekzemple en la polineziaj lingvoj, en Tok Pisin kaj en iuj dialektoj de la Ĉina. En la portugala lingvo oni havas nedevigan inkluzivan/malinkluzivan malsamecon. Oni povas uzi 'nós' (inkluziva) kaj 'nós outros' (malinkluziva) dependante de neceso de klareco, aŭ simple nós (inkluziva/malinkluziva). La hispana lingvo havis tian malsamecon, sed perdis ĝin, kaj hodiaŭe uzas nur "nosotros", antaŭe malinkluziva, simple kiel la "ni" esperanta. La portugala havas ankaŭ la "a gente", "nepersona" pronomo de plurala unua persono.
Jen la personaloj de Esperanto: [5]
Persono | Singularo baza — refleksiva |
Pluralo |
---|---|---|
1-a | mi | ni |
2-a | vi (ci) | vi |
3-a maskla femala neŭtra |
li ŝi ĝi |
ili |
3-a nedifinita | oni |
La duapersona pronomo vi estas uzata kaj en la singularo kaj en la pluralo. La pronomo "vi", si mem, ne necese esprimas nombron, nek ĝentilecon. La pronomon ci proponis Zamenhof en la Dua Libro, ĉar ĝi tute ne aperis en la Unua Libro. Prezento de ci en la Fundamento aspektas jene:
|
Zamenhof enkondukis la pronomon ci kiel rimedon traduki diversajn singularajn duapersonajn pronomojn el aliaj lingvoj. Nuntempe, en iuj rondoj (precipe iam en la organizo SAT), oni tamen praktike uzis ci kiel duapersonan singularan pronomon neformalan aŭ intimrilatan, spegule al kutima uzado en laborista kaj sindikatista movadoj en landoj kies lingvoj havas ekvivalenton al ci. Ekster tiuj rondoj oni apenaŭ uzas la pronomon ci.
Posesivoj, aŭ posedpronomoj, estas pronomoj kiuj por indiki posedon aŭ ĝenerale ian abstraktan rilaton inter la persono kaj alia substantivo. Oni distingas posesivajn pronomojn disde posesivaj determinantoj, kiuj estas epitetoj. En Esperanto, posesivaj determinantoj havas la formon de la posesiva pronomo antaŭita de la artikolo.
Jen la posesivoj de Esperanto:[6]
Persono | Singularo baza — refleksiva |
Pluralo |
---|---|---|
1-a | [la] mia | [la] nia |
2-a | [la] via ([la] cia) | [la] via |
3-a vira ina neŭtra |
[la] lia [la] ŝia [la] ĝia |
[la] ilia |
3-a nedifinita | [la] onia |
Refleksivoj, aŭ refleksivaj pronomoj, estas pronomoj anaforaj kiuj devas kunreferenci precedencan pronomon.
Jen la refleksivoj de Esperanto:
Persono | Singularo baza — refleksiva |
Pluralo |
---|---|---|
1-a | [je] mi | [je] ni |
2-a | [je] vi ([je] ci) | [je] vi |
3-a | [je] si | [je] si |
La franca kaj pluraj aliaj lingvoj uzas similan refleksivan pronomon, sed aliaj lingvoj male uzas apartajn refleksivajn formojn de la verbo. En la franca kaj la rusa, refleksiva pronomo ĉe certaj verboj povas doni al ili tute alian sencon kompare kun ilia baza signifo.
Rilatpronomoj.
Jen la rilativoj en Esperanto: [7]
Kazo | Singularo | Pluralo |
---|---|---|
Nominativo | kiu — kio | kiuj |
Akuzativo | kiun — kion | kiujn |
Genitivo | kies | kies |
Prepozitivo | je kiu — je kio | je kiuj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.