Aeduoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Aeduoj
Remove ads

La aeduoj (Haedui latine) estis popolo de kelta Gaŭlio.

Rapidaj faktoj etno, Gaŭloj ...

La aeduoj loĝis sur la nunaj francaj departementoj Nièvre kaj Saône-et-Loire kaj ankaŭ sude de departemento Côte-d'Or (kovranta proksimume arondismenton de Beaune) kaj oriente de Allier. Bibracte estis ilia ĉefurbo. Ili posedis riĉajn grundojn en okcidenta parto de ebenaĵo de Saône. Iliaj najbaroj kaj malamikoj estis la sekvanoj nordoriente kaj oriente kaj la arvernoj sudokcidente. La lingonoj estis iliaj aliancanoj norde.

Remove ads

Etimologio

Aedui (aŭ Hedui, Haedui, Hædui) por romianoj, Aidousioi en kronikoj de atenano Apollodore.

La aeduoj

Thumb
Aeduaj geedzoj (abatejo Saint-Germain de Auxerre)

Laŭ Cezaro, la aeduoj estis la plej potenca popolo en Gaŭlio ĉar ili havis multajn klientojn kaj ankaŭ princecon sur tuta Gaŭlio. Tio estis provizora ofico atribuita al tribestro de Asembleo de Gaŭlio. Bedaŭrinde estas malmultaj fontoj pri tio. Oni scias nur per Komentoj pri Gaŭla Milito ke Cezaro alvokis lin kaj ne estis la unua fojo kiam tribestroj kunvenis. Male, oni konas similan asembleon en Irlando : Lugnasad.

Dum la periodo konata de historiistoj (komenco de alianco kun Romio), ilia potenco estis kontestita. La arvernoj minacis ilian potencon sed estis venkitaj en -121 fare de romiaj armeoj venintaj helpe al la aeduoj. Necesis atendi -60 por vidi aeduan potencon minacata de sekvanoj.

Remove ads

Aedua teritorio en Gaŭlio

Geografia situo

Thumb
Rivero Serein en L'Isle-sur-Serein, lime de teritorioj de aeduoj, senonoj, lingonoj kaj mandubioj

La teritorio de aeduoj situis sude tiuj de lingonoj kaj mandubioj, sudoriente de tiu de aŭlerkoj, sudokcidente de tiu de sekvanoj, norde de tiu de arvernoj kaj segusiavoj, oriente de tiu de biturigoj kaj okcidente de tiu de ambaroj. Tiu teritorio kovris la sudon de Neversio kaj de Burgonjo. Iliaj ĉefaj urboj estis Cabillonum (Chalon-sur-Saône), Matisco (Mâcon), Nevirnum (Nevers) kaj Bibracte (Monto Beuvray).

Aeda konfederacio

Thumb
Aedua konfederacio

La aeduoj estis en konfederacio konsistanta el la sekvantaj gaŭlaj popoloj, ligitaj per diversaj aliancoj :

  • Ambaroj
  • Segusiavoj
  • Mandubioj (post malligo de lingonoj)
  • Branovicoj[1]
  • Belovakoj[2]
  • Biturigoj (Berio)[3]
  • Senonoj (regiono de Sens)[4] kaj do ties aliancanoj, la parisioj

Historio

Alianco kun Romio

Ribelo de Vercingetoriks kaj fino de aedua supereco

La aeduoj fine malagnoskis sia aliancon kun Romio okaze de ribelo de Vercingetoriks. Ili klopodis helpi reĝon de arvernoj, ilia antaŭa malamiko, kaj eĉ kronis lin reĝo en Bibracte, Viridomaros, reĝo de aeduoj, agnoskis lin kiel reĝon de gaŭloj. La aeduoj tamen restis fidelaj al Cezaro. Nur post sieĝo de Gergovio, gajnita de Vercingetoriks, Viridomaros akcentas sian deziron aliĝi al la ribelo sen kaŝi tion al Cezaro, kiu metis lin kape de aeduoj. Fine, en -52, Vercingetoriks post kapitulaco en Alesia, Bibracte reduktiĝis al urbeto. Ili estas truditaj al nova urbo Augustodunum, nuna Autun.

Situacio de aeduoj en Gaŭla Milito

Romianigo

Sub regado de imperiestro Tiberio, ribelo ekestis meze de treveroj kaj aeduoj, verŝajne pro impostaj kialoj (21 p.K.). La ĉefa instiganto estis Julius Sacrovir por la aeduoj. La ribelo estis rapide venkita. Iom post la malvenko apud Augustodunum, Julius Sacrovir sin mortigis[5].

En 48, post cenzuro de Klaŭdio kaj ties parolado favore al integrado en senaton de gaŭlaj elitoj, la aeduoj fariĝis la unua popolo permesita de la senato por fariĝi unu el ĝiaj anoj.

Komerco

Thumb
Arĝenta denaro de aeduoj.

En sia Historio de Gaŭlio, historiisto Camille Jullian skribis pri aeduoj: « Bibracte, mi certas, estis deirpunkto kaj la plej certa garantio por ilia potenco. Ĉirkaŭ Bibracte estis tre bonaj vojoj, ligantaj la tri plej gravaj basenoj de Francio. » Tiel, romiaj varoj supreniris riveron Rodano (la riveraj vojoj estis la plej rapidaj tiuepoke) kaj poste iris laŭ riveroj Saône, LuaroAllier, trairis aeduan teritorion antaŭ ol atingi la basenojn de riveroj Luaro kaj Sejno.

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Antikvaj fontoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads