Bibracte

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bibracte
Remove ads

Bibracte estas gaŭla opidumo – fortikigita urbo -, ĉefurbo de aeduoj, plej grava fortikaĵo de tuta Gaŭlio. Ĝi situis proksime al Autun, en Burgundio, Francio.

Rapidaj faktoj Opidumo de Bibracte, Grand site de France ...
Thumb

Proksime al la fortikaĵo okazis la batalo de Bibracte (58 a.K.), en kiu Julio Cezaro venkis la helvetojn. La gaŭloj nomumis Vercingetorix en 52 a.K. en Bibracte al gvidanto de la gaŭla alianco. Julio Cesaro finis en Bibracte la diktadon de sia verko De Bello Gallico. Kelkajn jarmilojn post la konkero de Gaŭlio fare de Romia Imperio, Bibracte senhomiĝis kaj loĝintoj translokiĝis en Autun, je distanco de 25 km. Ĉar la fortikaĵo ne estis superkonstruita, Bibracte estas grava arĥeologiejo por arĥeologoj.

La unuaj elfosaĵoj okazis - fare de la vinkomercisto Gabriel Bulliot - inter 1867 kaj 1895. Lia nevo, Joseph Déchelette – verkisto de la fama Manuel d'Archéologie – daŭrigis la laboron inter 1897 kaj 1907.

La loko estas nun arĥeologia parko en mezo de protektita arbaro, kie okazas elfosadoj per eŭropa kunlaboro.

Tiu rimarkinda loko, situanta sur komunumoj Saint-Léger-sous-Beuvray (Saône-et-Loire), Glux-en-Glenne kaj Larochemillay en departemento Nièvre kaj en Morvan supre de monto Beuvray (komune nomita Beuvray en la regiono), estas ĉe kunfluejo de akvokolektaj areoj de rivero Yonne, de Sejno kaj de Luaro. Beuvray konsistas el tri pintoj : Theurot de la Wivre kun ties ŝtono, Theurot de la Roche kaj Porrey, kiu estas la kulmino. La loko gastigas la muzeon pri kelta civilizacio, kiu montras la vivon de tiu loko je proksimume 5 ĝis 10 miloj da loĝantoj en fortikigita opidumo, kiujn arkeologiaj fosadoj de monto Beuvray iom post iom rivelas. Konservadon kaj regadon de la loko zorgas "société anonyme d'économie mixte nationale" (SAEMN) laŭ la nomo de la loko, kiu fariĝis publika organizaĵo en 2007.

Tiu loko estas klasita Monumento historia ekde la 25-a de septembro 1984[1].

La 12-an de decembro 2007, la loko Bibracte ricevis la markon Grand site de France.

Remove ads

Etimologio

Thumb
Bibracte fone kaj Autun malfone

Origino de vorto Bibracte estas ankoraŭ malbone konata. Tiu termino verŝajne de venas de kelta lingvo *bibro- / *bebro- (kastoro) sekvata de kolektiva sufikso -akti (vd. irlanda lingvo, kimra lingvo aktā)[2] aŭ de la latina biffractus (duoble fortikigita)[3].

Malkovro de Bibracte

La unua mencio de Bibracte estas de Julio Cezaro en ties Komentoj pri milito de Gaŭlioj pri jaro -58 kaj batalo de Bibracte. Tiu ĉi estas denove menciita en -52 kiam Julio Cezaro demandas sin pri intencoj de siaj aliancanoj heduusoj, kiu aliĝi al la ribelo kaj kronas Vercingétorix reĝo de Gaŭlioj en Bibracte. Tiu ĉi ne plu estos menciita. Skriboj de tiu epoko indikas ke la heduusa ĉefurbo ricevis la nomon Augustodunum (’’la citadelo de Aŭgusto’’), en ties regnado ; tiu nomo naskos la nunan Autun.

Kronologio de loĝado sur Beuvray

Thumb
Vido al monto Beuvray

Fosadoj de pordo Rebout ebligis malkovron de sinsekvo de kvin konstruaĵoj, el kiuj la plej malnova atestas pri homa loĝado sur monto Beuvray (aŭ Beuvray) ekde Neolitiko[4]. Tamen, datadaj teknikoj rivelis ke la opidumo estis fondita nur en ĉirkaŭ la fino de la 2-a jc a.K. sur 200-hektara surfaco ŝirmita per ekstera remparo. Dua remparo interna estis konstruita poste pro kialoj ankoraŭ nekonataj[5].

Remove ads

Arkeologiaj esplorfosadoj sur Monto Beuvray

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads