Afrika arbarstrigo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Afrika arbarstrigo
Remove ads

Afrika arbarstrigostrigo de Woodford (Strix woodfordii) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio, fakte noktula rabobirdo, kiu apartenas al genro Strix, parto de pli granda grupo de noktulaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. Ĝi estas loĝanto en arbaroj de Afriko kaj plej verŝajne la plej ofta arbarstrigo en Afriko.[1] Ĝi enloĝas arbarkovritajn areojn kaj posedas karakterizan vokon. Tage ĝi ripozas unuope aŭ duope en densa kovrilo, alte en arboj, dum nokte ĝi manĝas.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Aspekto

La Afrika arbarstrigo estas mezgranda strigo kiu havas la tipan rondan kapon de la genro Strix, simila al la Palearktisa ArbarstrigoHolarktisa Lapona strigo, kun grandaj malhelaj okuloj markataj de blankaj brovoj. La cetero de la kapo estas ĝenerale malhelbruna kun blankaj makuloj kaj elstara flava beko. Ĝi havas blankan ventron kun bruna strieco kaj havas kaj entute tre brunan plumaron kun pli palaj subaj partoj, sed tio varias konsiderinde tra sia teritorio.[2] Junuloj estas pli palruĝecaj. Ĝi estas 30,5 ĝis 35 cm longa kaj pezas de 240 ĝis 350 gramoj.[3]

Voĉo

La tipa kanto, kiel tiu de la Arbarstrigo, estas dueto inter la masklo kaj la ino, la masklo faras serion da rapidaj, klaraj huŭoj, kaj la ino respondas per pli altatonaj, pli malstreĉaj huŭoj.[2] Ĉiu serio de huoj (por ĉiu sekso) konsistas el tri grupoj de silaboj (ĤU-hu, ĤU-hu-hu, hu-hu).[4] Vokado komenciĝas post krepusko.[3]

La voko estas aŭdebla pli ol 500 m for kaj havas maksimuman frekvencon de 1kHz. Estas indico ke individuoj povas esti diferencitaj surbaze de siaj vokoj.[4] Aliaj sonoj faritaj de afrikaj arbarstrigoj inkludas hurlon (kiu estas unusilaba) kaj bekoklakadon kiuj povas esti aŭditaj ĉe la nesto aŭ kiam la strigo estas alarmita.[5]

Thumb
Paro de afrikaj arbarstrigoj.
Remove ads

Distribuado

Afrikaj arbarstrigoj povas troviĝi tra multo de sub-Sahara Afriko. Ili troviĝas el Senegalo kaj Gambio, laŭlonge de la Golfo de Gvineo ĝis la Kongo-baseno kaj Angolo. Oriente ili vivas el Etiopio suden tra Kenjo kaj Tanzanio en Zambio kaj Mozambiko. Kvankam foresta el plimulto de Namibio, ili vivas en la Caprivi-streko, kaj en Bocvano, Zimbabvo, Esvatinio kaj Sudafriko tiom suden kiom ĝis Kaburbo.

Remove ads

Habitato kaj manĝado

Afrikaj arbarstrigoj vivas en indiĝenaj arbaroj kaj maldensarbaroj de subsahara Afriko (foje trovitaj en plantejoj). En Suda Afriko ili loĝas ĉe riverbordaj, marbordaj kaj eskarpaj arbaroj.[4] Ili ankaŭ povas esti trovitaj en bone arbarkovritaj antaŭurbaj areoj.

Afrikaj arbarstrigoj estas strikte noktulaj kaj manĝas plejparte insektojn, sed ankaŭ manĝas reptiliojn, malgrandajn mamulojn kaj aliajn birdojn kiuj estas plejparte kaptitaj per saltado de ripozejo.

Reproduktado

Ĝi reproduktiĝas de julio ĝis oktobro kaj demetas 1 ĝis 3 ovojn en arbokavaĵo (kvankam ekzistas strangaj okazoj de nestoj surgrunde).[1] Kovado komenciĝas per la unua ovo tiel ke la idoj eloviĝas nesinkrone kaj se ekzistas manĝomanko tiam okazas siblicido (fratricido). La ovoj estas kovataj dum ĉirkaŭ 31 tagoj. Kvin semajnojn post la eloviĝo, la idoj forlasos la neston kaj povas flugi du semajnojn poste. La idoj restos kun la gepatroj dum ĉirkaŭ kvar monatoj, foje eĉ restos ĝis la sekva reprodukta sezono.

Remove ads

Taksonomio kaj nomo

Tiu strigo kaj kelkaj Neotropikaj strigoj estis metitaj en la genron Ciccaba, sed ĉar ili estas sendube proksime rilataj al Strix ili nun estas traktataj kiel tiaj.[3] El la 22 specioj nuntempe rekonitaj ene de la klado Strix, ĝi estas plej proksime rilata al la Omana strigo (Strix butleri), ĝia frata specio.[6]

Tiu strigo estas nomita laŭ la brita militisto de la Napoleonaj militoj kaj naturciencisto kolonelo E.J.A. Woodford.[7]

Estas nuntempe kvar agnoskitaj subspecioj, ĉiu kun sia propra distribuado:[8]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads