Ahlam Mosteghanemi
alĝeria verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ahlam (aŭ Ahlem) Mosteghanemi (arabe أحلام مستغانمي), estas verkistino el Alĝerio kiu estis nomita "la plej bone konata arablingva romanistino en la mondo"[1]. Ŝi estis Artisto por Paco de Unesko.
Remove ads
Biografio
En la 1970-aj jaroj, post la murdoklopodo dum la puĉo de Boumediene, kaj la sekva hospitaligo de ŝia patro kiu estis estinta elstara figuro de la reĝimo pri edukado kaj disdonado de tero al malriĉuloj, kiu same estis celita, Ahlem, kiel plej aĝa filo, ekprenis la respondecon vivteni la familion pere de radioprogramoj. Kiam ŝi estis 17-jaraĝa, ŝi iĝis populara en Alĝerio pere de poezia programo Hammassat (Susuroj) en nacia radio.
Publikigante en 1973, Ala Marfa al Ayam, Ahlem iĝis la unua virino kiu publikigis kompilon de poezio en araba, kio metis ŝin en malfacila kaj neveturita vojo. Ĝi estis sekvita en 1976 de la publikigo de Al Kitaba fi Lahdat Ouray (Verko en momento de nudeco). Tiam ŝi estis parto de la unua generacio kiu akiris la rajton studi en araba post pli ol unu jarcento de malpermeso fare de la franca kolonireĝimo.[2]
Remove ads
Verkoj
Romanoj
- Zakirat el Jassad (Memoro de la karno/La pontoj de Konstantino) - Publikigita de Dar al adab, Beirut, 1993, 34 presitaj eldonoj.
- Fawda el Hawas (Sentoĥaoso) - Publikigita de Dar al adab en Beirut 1997, 30 presitaj eldonoj.
- Aber Sareer (La lito de Hopper) - Publikigita de Dar al adab en Beirut 2003, 22 presitaj eldonoj. Arkivigite je 2012-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- El Aswad Yalikou Biki (Nigra tiom bone kongruas vin) - Publikigita de Hachette-Antoine en Beirut 2012
Antologioj
- Ala Marfa al Ayam - Publikigita de SNED in Algers 1973
- Al Kitaba fi Lahdat Ouray (Verko en momento de nudeco) - Publikigita de Dar Al-Adab en Beirut 1976
- Algérie, femmes et écriture (Alĝerio, virinoj kaj verkaro) - Publikigita de l'Harmattan en Paris 1985
- Akadib Samaka (Fiŝomensogoj) - Publikigita de l'ENAG en Alĝero 1993 Arkivigite je 2011-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Nessyane.com (Forgesarto)- Publikigita de Dar Al-Adab en Beirut 2009
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads