Akacio

genro From Wikipedia, the free encyclopedia

Akacio
Remove ads

La akacio (latine Acacia) estas genro de la papiliofloraj plantoj. En ĝi estas pli ol 1200 specioj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb
Acacia drepanolobium - Muzeo de Tuluzo

Akacioj estas falfoliaj arbojarbedoj, ĉefe en Aŭstralio. La plimulto de la specioj kreskas en Afriko kaj kreskigas pikajn dornojn kaj pro tio en la angla lingvo nomiĝas kiel "dornarboj". La esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara. Ambaŭ genroj Acacia kaj Robinia ne interkruciĝas. Ili apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj.

La akacioj estis plantitaj jam en la malnova Egiptio kiel ornamplantoj.

Remove ads

Priskribo

Akacio havas aŭ pare pinatajn foliojn aŭ filokladiumon (platforman petiolon).

La etaj floroj, de malhelflava ĝis blanka, sidas dense en globforma aŭ cilindra spiko. Ili ofte ellasas fortan odoron kaj produktas multan polenon, kiu la mielabelojn altiras. La frukto konsistas el rondaj aŭ plataj guŝoj. La semoj estas longdaŭre vivkapablaj, kelkaj – precipe en Aŭstralio – bezonas fajron, por povi ekĝermi.

Remove ads

Elektitaj specioj

  • Acacia armata - Korfolia mimozo
  • Acacia adansonii [1]
  • Acacia catechu - Kateĉuakacio
  • Acacia dealbata - Arĝenta akacio
  • Acacia ehrebengiana
  • Acacia farnesiana - Farneza akacio
  • Acacia gummifera
  • Acacia karoo - Terura akacio
  • Acacia ligustrina
  • Acacia longifolia - Sidnea orplektaĵo
  • Acacia mangium - Aŭstralia akacio
  • Acacia mearnsii - Nigraligna akacio
  • Acacia nilotica
  • Acacia pulchella - Vera akacio
  • Acacia pycnantha - Ora akacio
  • Acacia raddiana
  • Acacia retinodes - Ĉiamfloranta akacio
  • Acacia senegal - Senegala akacio
  • Acacia seyal - Ruĝa akacio
  • Acacia tortilis - Ŝirmakacio
Remove ads

Interesa komunikada sistemo

  • Estis eltrovita ke akacioj havas sistemon de komunikado, por averti sin reciproke kontraŭ manĝantaj malamikoj. Tiu averto funkcias per disigo de etileno per la aero. Tio igas aliajn akaciojn, kreskigi venenajn taninojn. Oni malkovris tion, post kiam pli ol tri mil antilopoj mortis en barilita areo, kiuj nur havis akaciojn por manĝi en sia areo kaj ne povis dum manĝado iri kontraŭ la direkto de la vento de arbo al arbo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Fotogalerio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads