Alès

komunumo en la departemento Gard de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Alès
Remove ads

Alès (prononcu [ales], jen france kaj okcitane) estas mezgranda franca komunumo kaj urbo, lokita en la departemento Gard kaj en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]), historie en Langvedoko-Rusiljono. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 45 025 loĝantoj sur areo de 23,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 944 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la ĉefloko de la arondismento Alès kaj ankaŭ de 3 kantonoj.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alès (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj komunumo kaj urbo, Administrado ...

La teritorio havas komunan limon kun Cendras, Saint-Christol-lès-Alès, Saint-Hilaire-de-Brethmas, Saint-Jean-du-Pin, Saint-Martin-de-Valgalgues kaj Saint-Privat-des-Vieux.

En la ĉirkaŭo estis karbminejoj. Alès estas centro de protestanta regiono. En ĝi estas la École des Mines d'Alès inĝeniera altlernejo.

Apud Alès troviĝas la urbeto Anduze, kie estas vizitinda bambuejo: giganta parko kun diversaj bambuspecoj, konstruaĵoj el bambuo kaj similaj aferoj. Bambuejo en la franca: bambouseraie.

Thumb
la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
Remove ads

Partneraj urboj

Alès estas partnera urbo de:

Famuloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Thumb
La mineja teramaso de Alès
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads