Alamogordo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Alamogordo
Remove ads

Alamogordo estas usona urbo en kantono Otero en subŝtato Nov-Meksiko. Alamogordo signifas en la hispana "Dika Poplo".

Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...

Ĝi situas oriente de la dezerto White Sands, inter Albuquerque kaj El Paso.

Areo: 50,1 km²
Loĝantoj: 36 069 en 2006

Remove ads

Historio

Ĝi estis fondita en junio 1898, kiam la El Paso and Northwestern Railroad, fervoja kompanio de Charles B. Eddy, pluirigis siajn vojojn de El Paso norden.

Eddy influis pri la desegno de la urbo, (kies nomo, hispanlingve, signifas "Dika Poplo"). Pluraj konstruaĵoj estis konstruataj en Alamogordo fare de la Work Projects Administration[1] (ŝtata agentejo instituigita en la kadro de la New Deal).

Nuklea prov-eksplodloko

Thumb
Historia markilo de Trinity-testo.

La unua nuklea bombo de la historio eksplodis en la loko nomata Alamogordo Test Range je la 16-a de julio 1945. La situo de la Trinity-testo, en la nuna raket-pafejo White Sands Missile Range estas turisme vizitebla.

Muzeo pri Kosmoesploro

La New Mexico Museum of Space History estas muzeo pri kosmoesploro. Tie estas la tombo de Ham, la unua kosmonaŭto ĉimpanzo, kiu kosmovojaĝis la 31-a de januaro 1961

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads