Alec Guinness

From Wikipedia, the free encyclopedia

Alec Guinness
Remove ads

La angla aktoro Sir Alec Guinness (Alek Gines) naskiĝis je la 2-a de aprilo 1914 en Londono kaj mortis je la 5-a de aŭgusto 2000 en Midhurst, West-Sussex.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Antaŭ sia kinokariero li jam estis tre sukcesa kiel teatra aktoro, i.a. en la renoma Londona Old Vic Theatre, kie li brilis ekz. en dramoj de Ŝekspiro. La sukcesoj ne forlasis lin, kiam li elprovis sin kiel filmaktoro. Li neniam ligis sin al ĝenroj aŭ rolotipoj, sed reprezentis tute diversajn karakterojn en tute diversaj filmoj. Inter multaj premioj li en 1958 gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The Bridge on the River Kwai. Li ankaŭ estas konata pro la rolo de Obi-Van Kenobi en la film-serio Star Wars.

En 1988 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Remove ads

Famaj filmoj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads