Aleksandr Logvin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin (naskiĝis la 23-an de decembro 1903 en Lubni (Poltava provinco), Ukrainio, mortis la 21-an de julio 1980 en Moskvo).[1] Li estis laboristo, fervoja konduktoro, relŝaĝisto, kontoristo, metaltornisto, ĵurnalisto.

Li esperantistiĝis en 1923, kaj aperigadis poemojn en Heroldo de Esperanto sub la plumnomo Aleksandro Liljer dum la tridekaj jaroj. Li kunlaboris en esperantlingvaj gazetoj kaj revuoj. Li poste perdis kontakton kun la movado, sed reeniris ĝin en 1959, kaj en 1964 aperis lia poemaro Sur la Vivovojo ĉe Stafeto. Liaj poemoj lastatempe aperis en Paco kaj Der Esperantist.
Unu el liaj verkoj, Sur la Vivovojo, aperis en 1959 en serio "Beletraj Kajeroj" de eldonejo Stafeto. Jen poemeto el tiu libro:
Birdoj kaj kverkoj
enmove dum jarcentoj
ĉe l' sama lok' starantaj,
envias oldaj kverkoj
al birdoj formigrantaj...
Remove ads
Verkoj
- Al esperantistoj de Brazilo (En: Nova Esperanta krestomatio)
- Sur la vivovojo (1964)
Recenzoj
Jorge Camacho (11 2008). “Pliaj paŝoj sur la vivovojo”, Esperanto (eo) (1219 (11)), p. 232.
![]() |
|
Remove ads
Referenco
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads