Aleksandro Silbernik

bopatro de L. L. Zamenhof From Wikipedia, the free encyclopedia

Aleksandro Silbernik
Remove ads

Aleksandro "Sender" Lejboviĉ Silbernik (naskiĝis la 30-an de januaro 1832, mortis la 27-an de marto 1906 en Varsovio, en Esperanto ankaŭ foje literumata Zilbernik) estis judo, bopatro de L. L. Zamenhof, esperantisto ekde 1887 kaj la unua mecenato de Esperanto. Malgraŭ sia maljuna aĝo (en 1887 li estis jam 56-jaraĝa), li tute ellernis Esperanton. Ne estante riĉa homo (li posedis sapfabriketon en Kaŭno, en kiu li persone laboris ĝis sia 74-a jaraĝo, benita de granda familio de 9 gefiloj), li tamen ebligis al L. L. Zamenhof eldoni la unuajn broŝurojn pri Esperanto, aparte la Unuan kaj Duan Libron.

Thumb
la domo de Aleksandro Silbernik en Kaŭno, nun sidejo de Litova Esperanto-Asocio
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Thumb
lia tombo en Varsovio

Ankoraŭ dum la sekvaj 15 jaroj li daŭre monhelpadis al la familio de sia bofilo kaj ties edzino Klara Zamenhof, lia filino. En Kaŭno (Litovio) ĝis hodiaŭ en la strato nun nomita laŭ L. L. Zamenhof staras lia domo, numero 5, kiu nun apartenas al la Litova Esperanto-Asocio.

Estas ĉapitro pri Aleksandro Silbernik en la Enciklopedio de Esperanto de 1934.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

  • Nekrologo de Sender Silbernik en Lingvo Internacia
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads