Klara Zamenhof
edzino de L. L. Zamenhof From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Klara ZAMENHOF (origine Klara SILBERNIK, foje literumita kiel Klara ZILBERNIK[1], naskiĝis la 5-an aŭ 6-an de oktobro 1863 en Kaŭno, mortis la 6-an de decembro 1924 en Varsovio) estis pola esperantisto kaj la edzino de L. L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto.
Ŝi senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua Libro, 1887.[1] Ŝi estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo, ofte plenumis liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ankaŭ post la morto de Zamenhof ŝi aktive partoprenis la movadon. Danke al ŝia kunhelpo, fondiĝis la Esperanta-Rondo Konkordo en Varsovio. Krom tiu en Sanfrancisko en 1915, ŝi ĉeestis ĉiujn UK ĝis tiu en Vieno en 1924, kiu estis ŝia lasta renkontiĝo kun la Esperantistaro.
Ŝia frato, Joseph Silbernik, estis dum multaj jaroj aktiva esperantisto en Usono kaj UEA-delegito. La plej aĝa infano Adamo Zamenhof estis murdita en la Eksterordinara Ekstermiga Agado en 1940 kaj la du pli junaj filinoj Zofia kaj Lidja Zamenhof ambaŭ en la ekstermejo Treblinka.
Bazita sur la teksto de E. W. en Enciklopedio de Esperanto.
Klara "Kejla" Zamenhof, naskita Zilbernik (1863-1924). Filino de Aleksandro (Sender) Lejbovich Silbernik kaj Goda Mejerovna Silbernik. Esperantistiĝis en 1887 aŭ pli frue. "Mia edzino plej fidele kaj plej sindone partoprenis en ĉiuj suferoj kaj malagrablaĵoj, kiujn Esperanto donis en la unuaj jaroj" (Ludoviko Zamenhof).
Remove ads
Bildaro
- Foto de la juna Klara Zamenhof.
- Tomboŝtono de Klara Zamenhof.
- Subskribo kaj skribo de Klara Zamenhof en notlibro de Maria Posenaer, dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno en aŭgusto 1911.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads