Ali ibn Abi Talib

kuzo kaj bofilo de la profeto Muhamado, 4a kalifo kaj ŝijaisma imamo From Wikipedia, the free encyclopedia

Ali ibn Abi Talib
Remove ads

Ali ibn Abi Talib (arabe أبو الحسن علي بن أبي طالب, Abū l-Ḥasan ʿAlī ibn Abī Ṭālib; naskiĝis en 600 en Mekao, mortis en 661 en Kufa) estis araba kalifo. Li estis kuzo kaj bofilo de Mohamedo, kaj konsideriĝas unu el la ĉefpersonoj de la frua historio de Islamo. Ali (esperantigata foje kiel Alijo) edziĝis kun Fatima, filino de la profeto Mohamedo en 622. Inter 656 kaj 661 li estis la 4-a kalifo de Islamo, post Abu Bakr (632–634), Umar ibn al-Ĥattab (634–644) kaj Uthman ibn Affan (644–656).

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Laŭ multaj islamanoj, konataj kiel ŝijaistoj, Ali devus esti la posteulo de Mohamedo kaj unua kalifo. Ke Abu Bakr antaŭis lin, iĝis la kaŭzo de la disputo inter ŝijaismo kaj sunaismo. Ŝijaistoj konsideras lin la unua imamo.

Remove ads

Post la morto de Mohamedo

La patro de Ali, Abu Talib, estis grava ano de la tribo Banu Kurajŝ kaj onklo (frato de la patro) de Mohamedo. Tiu ĉi kiel orfo estis akceptita en la domo de Abu Talib kaj vivis en ties familio. Ali estis por li kvazaŭ frato.

Post la morto de la profeto Mohamedo en 632 estis la devo de Ali okupiĝi pri la sepultaj ritoj. Pro tio li ne ĉeestis en la kunveno de islamanoj, kiuj diskutis pri la sukcedo de la profeto kaj decidis, ke Abu Bakr estu ties posteulo kaj unua kalifo. Ali ne agnoskis tiun ĉi decidon; nur ses monatojn poste li repaciĝis kun Abu Bakr.

Post la murdo de kalifo Utman li estis elektita kiel kvara kalifo. Tamen la vidvino de Mohamedo ne akceptis tion. Tiu kontraŭstaro rezultis en la Kamel-batalo en kiu venkis Ali.

Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
Preĝo Fasto
Pilgrimo Almozo Moskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
Ali Abu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

Korano Sunao Ŝario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) Ŝijaismo Sufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

Arto Arkitekturo
Urboj Kalendaro
Scienco Filozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamo Ĝihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Thumb
Martiriĝo de Imamo Ali - Al Yousef Abdinejad

En 661 Ali estis mortigita ĉe Kufa, kiam li eniris la moskeon por gvidi la matenan preĝon. Oni tenis la lokon de lia tombo sekreta por eviti, ke liaj kontraŭuloj profanu ĝin. Nur ĉirkaŭ la jaro 800 oni trovis ĝin en Naĝafo, kiu iĝis la plej sankta urbo de ŝijaismo.

Ŝijaistoj diras, ke Ali antaŭ sia morto destinis sian plej aĝan filon Hasan ibn Ali kiel posteulon; sunaistoj ne akceptas tion.

Remove ads

Vidu ankaŭ

  • Artikolojn pri la kredaj grupoj de Alevoj kaj Alavitoj, kiuj ambaŭ konsideras sin "adeptoj de Alijo", sed el teologia vidpunkto ne miksindas.
  • Apero de Islamo.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads