Alpa-himalaja sistemo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Alpa-himalaja sistemo
Remove ads

Alpa-himalaja sistemo estas ampleksa geomorfologia sistemo sur tera surfaco. Ties spino estas altmontaroj kreitaj dum Alpina orogenezo dum terciaro, kiam Afriko, Araba duoninsulo kaj Hinda subkontinento kunpuŝiĝis de sude kun Eŭrazio.

Thumb
Tektona mapo de la Alpaj strukturoj en Mezoriento kaj suda Eŭropo, kio formas la okcidentan parton de la Alpa-himalaja sistemo.
Rapidaj faktoj geomorfologia sistemo • montaro, eble geologie nerilatita • Orogenic belt ...

Dum tiu ĉi orogenezo estis krom alia alligita al Eŭropo ties suda parto (Iberia duoninsulo, Apenina duoninsulo kaj Balkana duoninsulo). Kontraŭira movo de platoj daŭrigas ĝis hodiaŭ kaj la montaroj de la alpa-himalaja sistemo do plu ete kreskas. Eblas, ke post kelke da milionoj da jaroj Eŭropo kaj Afriko firme kuniĝos kaj Mediteraneo malaperos[1].

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads