Arabio
duoninsulo en okcidenta Azio, nordorienta de Afriko, suda de la Persa Golfo kaj Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Arabio estas duoninsulo en sud-okcidenta Azio, la plej granda en la mondo; Araboj nomas ĝin "insulo de araboj" (ĝazirat al arab). Arabio, Arabujo aŭ Araba Duoninsulo estas hejmlando de la araba loĝantaro, lingvo kaj kulturo, ankaŭ mondreligio Islamo. Preskaŭ ĉiuj ŝemidaj triboj, kiuj en antikveco transmigris al Mezopotamio kaj Palestino, originas de la centra Arabio. La centra parto de Arabio neniam estis konkerita de iuj imperioj kaj ĝi ĉefrolis en la historio de multaj muzulmanaj regnoj.

Areo ĉirkaŭ 2,7 mln kv.km.Loĝantaro pli ol 35 mln. Ĉirkaŭita de Ruĝa Maro (okcidente), Adena Golfo kaj Araba Maro (sude), Omana Golfo kaj Persa Golfo (oriente). Plimulte - ebenaĵoj kaj plataĵoj, en okcidenta kaj sudo - altaj montoj, alteco ĝis 3600 m. Klimato tropika, seka (100–200 mm jare). Plejparte dezertoj - Araba dezerto (Nefudo, Daĥnao, Rub-al-Ĥalo kaj Tihamaho). Gravaj krudaĵoj de nafto.
En Arabio troviĝas la jenaj ŝtatoj: Sauda Arabio, Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno.
Remove ads
Kulturo

La duoninsula araba aŭ suda araba dialekto temas pri la variaĵoj de la araba, kiujn oni parolas en la Araba Duoninsulo. Tio inkludas la landojn Sauda Arabio, Jemeno, Omano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kuvajto, Barejno, Kataro, suda Irako, kaj la tribaj popoloj (la historiaj loĝantoj) de Jordanio.
Esperanto
- EdE-A > Arabujo
Arabujo. En 1905 en Aden propagandis Cap. H. E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads